본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 7일 오전 9:48:14

Ne, mi ne estas elektebla.

La ulo post mi vizitis jam ofte sian ĉefurbon.

gordonflanagan (프로필 보기) 2014년 8월 7일 오후 2:22:26

Ne vi ne pravas. Mi ne vizitas jam ofte Londono.

La ulo post mi havas du katojn kaj tri hundojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 7일 오후 3:06:41

Ne, vi ne pravas. Mi havas nek katojn nek hundojn.

La ulo post mi estas membro de fervojistgrupo.

gordonflanagan (프로필 보기) 2014년 8월 7일 오후 5:41:07

Mi ŝatas la fervojon kaj vaporajn lokomotivojn sed mi ne estas membro de fervojistgrupo.

La ulo post mi ne ŝatas lavi la telerojn en la kuirejo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 7일 오후 6:26:14

Jes, vi pravas.

La ulo post mi havas grandan ĝardenon.

gordonflanagan (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오전 9:14:30

Ni havas malgrandan ĝardenon nun, tamen nia nova domo havas pli grandan ĝardenon.

La ulo post mi vizitos la poŝtoficejo hodiaŭ.

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오전 9:32:10

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi baldaŭ translokiĝos.

gordonflanagan (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오전 9:42:08

Jes, vi pravas.

La ulo post mi kultiras terpomojn en sia ĝardeno.

ratkaptisto (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오전 10:02:38

Ne, ne terpomojn, sed pomojn.

La ulo post mi plantos abiojn en sia ĝardeno.

lorna (프로필 보기) 2014년 8월 8일 오전 10:34:02

Ni jam havas abiojn en nia nova ĝardeno, sed ili estas tro altaj. Ni malaltiĝos ilin. (tro grandaj? ... malgrandiĝos? ... tondos? )

La ulo post mi kantas esperantajn kantojn.

다시 위로