Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

ca, kivuye

Ubutumwa 5918

ururimi: Esperanto

PEM71 (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyandagaro 2014 18:12:39

Silvestrofesti hodiaŭ? Estus belege, tamen mi devas diri ne.

La ulo post mi libertempos morgaŭ.

dobri (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyandagaro 2014 19:05:54

Bedaŭrinde ne, ĉar necesas viziti mian laborejon.

La ulo post mi hieraŭ revenis el libertempado kaj emas iri tien denove.

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 10 Nyandagaro 2014 19:48:42

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi preparis sian raporton por sia lingvogrupo.

PEM71 (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2014 08:44:06

Bedaŭrinde vi ne pravas, ĉar mi ne estas ano de iu lingvogrupo.

La ulo sub mi forĵetis siajn novajn ŝuojn, ĉar ili difektiĝis en la matena pluvado.

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2014 08:47:23

Mi aĉetis antaŭhieraŭ novajn ŝuojn, sed ili ne estas difekta.

La ulo post mi hodiaŭ matene iris al dentisto.

PEM71 (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2014 09:02:30

Vi preskaŭ pravas, tamen mi ne iris al dentisto sed al kuracisto.

La ulo sub mi antaŭĝojas la vesperon, ĉar por li iu grava estas okazonta.

moorle (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2014 09:25:45

Ne, mi ne fatas tion.

La ulo post mi volas fari migradon.

gordonflanagan (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2014 12:43:03

Ne, vi ne pravas. Mi ne havas la tempon hodiaŭ fari migradon.

La ulo post mi ŝatas glitkuri en vintro.

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2014 14:07:04

Jes, ci pravas. Mi jam antaŭĝojas.

La ulo post mi ne frostas en vintro.

dobri (Kwerekana umwidondoro) 11 Nyandagaro 2014 16:21:57

Kutime jes.

La ulo post mi pli ŝatas varman veteron ol la frostan.

Subira ku ntango