До змісту

Закрити
Макс. 500 повідомлень.

La ulo sub mi

від sjheiss, 20 березня 2010 р.

Повідомлення: 5918

Мова: Esperanto

ratkaptisto (Переглянути профіль) 11 серпня 2014 р. 17:03:49

Jesss, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ laboris en sia ĝardeno.

dobri (Переглянути профіль) 12 серпня 2014 р. 13:40:02

Hodiaŭ ne.

La ulo post mi ankoraŭ ne rikoltis ĉiujn terpomojn.

gordonflanagan (Переглянути профіль) 12 серпня 2014 р. 15:31:15

Ne, vi ne pravas. Bedaŭrinde ni ne havas terpomojn en nia ĝardeno.

La ulo post mi havas arbodomon en sia ĝardeno

ratkaptisto (Переглянути профіль) 12 серпня 2014 р. 15:48:17

Ne, bedaŭrinde mi ne havas.

La ulo post mi devas purigi sian aŭton.

lorna (Переглянути профіль) 14 серпня 2014 р. 09:01:35

La aŭto estis en la aŭtoriparejo. Tie oni inspektis ĝin. Kaj tie oni ankaŭ purigis ĝin. Tial mi ne devas purigi ĝin.

La ulo post mi ŝatas fotografadon.

ratkaptisto (Переглянути профіль) 16 серпня 2014 р. 20:22:55

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ĉiuvespere faras malgrandan promenadon.

leporinjo (Переглянути профіль) 16 серпня 2014 р. 21:01:44

Ĝi fakte estas tre longa promenado.

La ulo sub mi estas mojosega.

ratkaptisto (Переглянути профіль) 17 серпня 2014 р. 06:16:49

Mi ne scias, sed verŝajne vi ...

La ulo post mi hodiaŭ havas multe da tempo, ĉar li/ŝi ne devas labori.

gordonflanagan (Переглянути профіль) 17 серпня 2014 р. 09:02:01

Ne, vi ne pravas. Mi ne laboras hodiaŭ, sed mi havas multajn taskojn.

La ulo post mi vojaĝos al la marbodo hodiaŭ.

ratkaptisto (Переглянути профіль) 17 серпня 2014 р. 12:43:38

Ne, mi ne vojaĝos al marbordo, mi faris migradon.

La ulo post mi legas en la biblio hodiaŭ.

Назад до початку