Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
La ulo sub mi
de sjheiss, 2010-marto-20
Mesaĝoj: 5918
Lingvo: Esperanto
Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-30 00:54:57
vincas:la ulo sub mi morgaŭ iros en foiro de libroj kaj aĉetos esperantaj libroj. Mi intensas aĉeti U. Lins la danĝera lingvo malpli ol eŭro :]]povis estos
La ulo sub mi sub sia duŝo kantadas laŭte, kaj eĉ kelkfoje bele
Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-septembro-30 02:29:50
La ulo sub mi ĝojas salti unukrure.
Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-30 13:33:23
white knight:La ulo sub mi ne ŝcias la signifon de la vorto "drumas".La ulo sub vi opinias ke temas pri laŭteta per-mana tamburado sur ventro aŭ femuro, el la angla vorto "drum".
La ulo sub mi ŝatas aŭskulti kaj rigardi al japanaj tamburistoj.
Polaris (Montri la profilon) 2010-septembro-30 14:01:28
Filu:Ne, mi neniam vidis japanajn tamburistojn...ĉu la Japanoj havas tamburojn en sia tradicia muziko?white knight:La ulo sub mi ne ŝcias la signifon de la vorto "drumas".La ulo sub vi opinias ke temas pri laŭteta per-mana tamburado sur ventro aŭ femuro, el la angla vorto "drum".
La ulo sub mi ŝatas aŭskulti kaj rigardi al japanaj tamburistoj.
Ĉiukaze, la ulo sub mi manĝas jogurton ĉiumatene.
dobri (Montri la profilon) 2010-septembro-30 16:19:58
La ulo sub mi ŝatas montgrimpadon.
vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-30 16:29:46
la ulo sub mi hodiaŭ estis en foiro (eble ne tre taŭga vorto) de libroj kaj aĉetis kvar libroj.
Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-30 19:15:29
vincas:la ulo sub mi hodiaŭ estis en foiro (eble ne tre taŭga vorto) de libroj kaj aĉetis kvar libroj.Ne hodiaŭ, sed tamen antaŭ ne tro multe da tagoj mi ja aĉetis librojn, sed mi haltis la aĉetumon al tri, ne kvar.
La ulo sub mi jam kabeis, sed poste revenis.
glig (Montri la profilon) 2010-oktobro-01 10:05:00
Filu:La ulo sub mi jam kabeis, sed poste revenis.Ne, ĉar mi iĝis la membro de E-asocio anatŭ nelonge.
La ulo sub mi volus loĝi sur la Marso aŭ sur iu alia planedo.
vincas (Montri la profilon) 2010-oktobro-01 11:09:03
La ulo sub mi morgaŭ vojaĝos al hejmlando.
galvis (Montri la profilon) 2010-oktobro-01 11:48:09
La ulo sub mi preferas esti hejme dum semajnofino kaj legi iun interesan romanon.