Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

La ulo sub mi

sjheiss :lta, 20. maaliskuuta 2010

Viestejä: 5918

Kieli: Esperanto

moorle (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 13.44.19

Ne, mi neniam fumas !

La ulo post mi volas ripari la tegmenton de la lignodomo.

ratkaptisto (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 13.48.01

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ne havas la kapablon por baki kukon.

PEM71 (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 16.29.27

Vi pravas, mi estas fuŝa kuiristo kaj bakisto.

La ulo post mi ĵus manĝigis sian virkaton.

ratkaptisto (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 16.52.36

Neeeeee

La ulo post mi havas multe da fantasio.

dobri (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 17.05.57

Laŭ mia opinio jes.

La ulo post mi miras, kial hodiaŭ la diskutkontribuoj aperas tiom malrapide.

moorle (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 17.58.26

Ne, mi ne miras!

La ulo post mi nun faras gimnastikon.

ratkaptisto (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 18.13.17

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĵus malfermis botelon.

moorle (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 19.22.09

Jes, mi faris !

La ulo post mi morgaŭ volas renkonti siajn kolegojn.

ratkaptisto (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 19.28.36

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ nombris la florojn en sia ĝardeno.

moorle (Näytä profiilli) 2. syyskuuta 2014 19.35.39

Ne, mi ne povas nombri la florojn, ĉar mi havas tro multe da floro en mia ĝardeno!

La ulo post mi ŝatas planti betulojn kaj abiojn en sia ĝardeno.

Takaisin ylös