K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. marec 2010

Sporočila: 5918

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaži profil) 08. september 2014 17:17:52

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ĉiutage kontrolas sian pezon.

moorle (Prikaži profil) 10. september 2014 15:54:01

Ne, mi ne faras!

La ulo post mi hodiaŭ biciklas kun aliaj biciklantoj.

PEM71 (Prikaži profil) 10. september 2014 21:08:21

Bedaŭrinde, ne. Hodiaŭ mi nur promenis en la urbocentro.

La ulo post mi lernas Esperanton, ĉar antaŭe lia lernado de la itala tute fiaskis. ridulo.gif

ratkaptisto (Prikaži profil) 11. september 2014 06:29:54

Jes, vi pravas, la itala lingvo estas pli malfacila ol Esperanto.

La ulo post mi havas pli grandan aŭton ol sia patro.

moorle (Prikaži profil) 11. september 2014 19:44:54

Ne, mi ne havas!

La ulo post mi ofte havas malvarmajn manojn kaj piedojn.

ratkaptisto (Prikaži profil) 11. september 2014 19:47:16

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ manĝis prunkukon.

moorle (Prikaži profil) 13. september 2014 19:26:03

Ne, mi bedaŭrinde ne manĝis sed mi ŝatas tiun kukon!

La ulo post mi ricevis inviton por naskiĝtagmanĝajo.

dobri (Prikaži profil) 15. september 2014 17:36:59

Jes, tamen jam antaŭ kelkaj tagoj!

La ulo post mi hodiaŭ sterkis sian ĝardenon.

moorle (Prikaži profil) 18. september 2014 19:37:22

Ne, mi ne faris, mi hodiaŭ biciklis.

La ulo post mi morgaŭ volas aĉeti novan lampon por la loĝoĉambro.

ratkaptisto (Prikaži profil) 19. september 2014 18:40:44

Ne, mi havas lampon.

La ulo post mi ekde longa tempo rajtas mem veturi per aŭto.

Nazaj na začetek