Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 1 7 10:28:13

Jes, estas bona ludo.

La ulo post mi ĉiutage purigas siajn manungojn.

petitka (Å vise profilen) 2015 1 7 17:41:37

Ne, ĉiutage mi ne purigas manungojn.

La ulo post mi suferas pro frosto en rusa vintro.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 1 7 19:13:57

Ne ĉi tie en Germanio ni ne havas veran vintron.

La ulo post mi volonte trinkas "Becherovka".

dobri (Å vise profilen) 2015 1 7 21:32:19

Jes, ĝi konvenas por rapida endormiĝo.

La ulo post mi ĵus revenis el montara renkontiĝo.

petitka (Å vise profilen) 2015 1 8 07:52:39

Ne, mi ne revenis el montaro, sed baldaŭ mi veturos al proksima montaro.

La ulo post mi certe ĝojas pro vintra sezono.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 1 8 11:19:19

Jes mi ĝojas, sed la aliaj sezonoj estas pli bone, ĉar la neĝo mankas.

La ulo post mi volonte skias.

petitka (Å vise profilen) 2015 1 10 08:06:55

Jes, mi volonte skias, se mi havas antaŭan sanon.

La ulo post mi planos liajn (ŝiajn) somerajn aktivecojn.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 1 10 08:47:38

Jes, vi pravas. La planado ĉiam estas grava.

La ulo post mi ne ŝatas fortan venton.

dobri (Å vise profilen) 2015 1 10 22:23:42

Jes, hodiaŭ la vento vere ĝenis min.

La ulo post mi hodiaŭ multe vojaĝis.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 1 11 12:21:22

Ne, la hodiaŭa vojaĝo estas pro la ventego tro danĝera ankaŭ la biciklado kaj la migrado.

La ulo post mi morgaŭ havos multe da laboro, ĉar en la proksimumo de lia domo kaj ĝardeno troviĝas multaj branĉoj ktp.

Tibake til toppen