İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

La ulo sub mi

başlangıç sjheiss, 20 Mart 2010

Mesajlar: 5918

Dil: Esperanto

petitka (Profili görüntüle) 12 Ocak 2015 12:54:47

En nia proksimeco troviĝas nur foliaro, tio estas facile forigebla.

La ulo post mi laboras tre peze.

dobri (Profili görüntüle) 12 Ocak 2015 15:51:46

Ne, hodiaŭ mi ne laboris peze, fakte mi nur promenis kun mezurilo sur la herbejo.

La ulo post mi ankaŭ ŝatus tian facilan laboron.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 12 Ocak 2015 17:09:04

Jes, mi ŝatas facilan laboron, sed mi neniam laboris per mezurilo sur la herbejo.

La ulo post mi ankaŭ dum ŝtormo faras migradon, se li planis tion.

petitka (Profili görüntüle) 12 Ocak 2015 17:45:12

Ne, mi planas kaj atendas bonan tempon por migri.

La ulo post mi vintre dormas pli multe.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 12 Ocak 2015 17:56:16

Jes, vi pravas. Somere mi havas pli multe da laboro.

La ulo post mi legas ĉiutage la horoskopon en la gazeto.

petitka (Profili görüntüle) 13 Ocak 2015 15:00:20

Samtempe mi legas horoskopon, sed ne ĉiutage.

La ulo post mi certe ŝatas fabuladi.

dobri (Profili görüntüle) 13 Ocak 2015 18:59:32

Jes, ofte.

La ulo post mi hodiaŭ ĝuis la sunan veteron.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 13 Ocak 2015 20:28:22

Jes, Karel. Ni faris longan migradon. Hieraŭ, antaŭhieraŭ ktp. estis tre malbona vetero en Germanio. Dum la migrado, oni ne povas pensi, ni havis bonan veteron kun sunon. Je la tria horo ni trinkis kafon en kafejo kaj tiam la vetero malboniĝis.

La ulo post mi havas multajn amikojn en la tuta mondo kaj uzas facebook kaj skype.

petitka (Profili görüntüle) 13 Ocak 2015 21:11:58

Jes, mi havas multajn amikojn en la tuta mondo kaj mi uzas fejsbukon kaj skajpon. Iafoje tio estas utila, iafoje tio ĝenas.

La ulo post mi estas sana kaj feliĉa homo.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 14 Ocak 2015 10:00:40

Jes, vi pravas kaj mi ĝojas pri tio.

La ulo post mi ne estas mi facebook-amiko/amikino.

Başa geri dön