본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 1월 24일 오후 4:06:19

Ne, vi ne pravas, mi ne havas multe da tempo kaj ankaŭ ne la intereson.

La ulo post mi planas aĉeti novan aŭton.

gordonflanagan (프로필 보기) 2015년 1월 24일 오후 5:15:46

Ne, vi ne pravas. Ni ne planas aĉeti novan aŭton sed ni planas aĉeti du novajn biciklojn.

La ulo post mi iros al la preĝejo dimanĉe.

petitka (프로필 보기) 2015년 1월 24일 오후 6:30:19

Ne, vi ne pravas. Mi ne planas viziti preĝejon.

La ulo post mi dimanĉe gimnastikas.

dobri (프로필 보기) 2015년 1월 25일 오후 4:21:56

Ne, mi gimnastikis dum la tuta semajno kun skioj.

La ulo post mi ĵus revenis el la montaro.

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 1월 25일 오후 7:46:16

Ne, mi restis la tuta dimanĉo en mia dormo.

La ulo post mi ne nur skiis, li ankaŭ festis post la skiado.

dobri (프로필 보기) 2015년 1월 25일 오후 7:50:10

Jes, mi ofte trinkis je la sano de miaj kunuloj.

La ulo post mi ŝatas skipromenadojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 1월 25일 오후 7:54:07

Jes, mi ŝatas, sed bedaŭrinde ni ne havas multe da neĝo.

La ulo post mi ne havis retkontakton dum la lastaj tagoj.

dobri (프로필 보기) 2015년 1월 25일 오후 7:57:05

Jes, ĉar mi feriis en montaro.

La ulo post mi baldaŭ vizitos teatron.

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 1월 25일 오후 8:00:22

Verŝajne ne baldaŭ, sed iam, ĉar mia edzino cevolonte faras tion.

La ulo post mi ofte venkas dum la kartludado.

petitka (프로필 보기) 2015년 1월 26일 오전 7:51:29

Ne, mi rare venkas, tamen mi volonte ludas.

La ulo post mi ŝatas danci.

다시 위로