Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 13:56:09

Tion kapablas certe ĉiuj, ĉar dum skribado mi povas konsulti vortaron, sed dum parolado ne.

La ulo sub mi ŝatas bicikli eĉ dum ne tro bona vetero.

galvis (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 18:02:08

Jes, sed depende de tio ke oni nomas kiel bonan veteron, ĉar en Venezuelo ne neĝas, nur pluvas.

La ulo sub mi ne ŝatas korekti la erarojn de aliaj personoj.

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 08:17:38

Ne, mi nur drinkas akvon.

La ulo sub mi nun havas malvarmumon kaj febron.

galvis (Montri la profilon) 2010-oktobro-21 21:29:08

Ne, ĉi-momente mi estas sana, sed mia familiano estas iom malsana.

La ulo post mi kutimas multe drinki alkoholaĵojn.

Rogir (Montri la profilon) 2010-oktobro-23 23:09:36

Certe, la pli grava demando estas, kiom longe okulumo.gif .

La ulo sub mi miskomprenos min.

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 22:02:59

Certe iam mi miskomprenos vin. Sed mi ne scias kiam...

La ulo sub mi malamegas dimanĉojn...

custinne (Montri la profilon) 2010-oktobro-24 22:25:09

Pk_JoA:

La ulo sub mi malamegas dimanĉojn...
Jes, ĉar la dimanĉo ĉiam anoncas la lundon.

La ulo sub mi havas agrablan familion.

dobri (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 13:47:38

formiĉjo:
L'ulo sub mi manĝis takojn ĉi-nokte.
Ĉar mi ne iris al Bangladeŝo pro ilia monunuo, tial mi ne manĝis takojn.
La ulo sub mi atenteme legas ĉion, kion li ĵus skribis por ne sendi iun sensencaĵon.

galvis (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 14:45:32

Jes, estas pli bone legi ĉion kion oni skribas por eviti sendi sensencaĵojn aŭ tre multe novajn vortojn kiuj ne aperas ĉe vortaroj, eĉ ne en vortaro de Lernu.

La ulo sub mi estas devigata iri al Bangladeŝo por povi manĝi takojn ?

jchthys (Montri la profilon) 2010-oktobro-25 19:46:41

Ne, mi ne eĉ scias tion, kiuj takoj estas.

La ulo sub mi ridetas ĉiutage (kiel la rano maldekstre)!

Reen al la supro