Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-aprilo-01 17:50:25

Jes vi pravas. En Germanio oni ofte aŭdas la proverbon " Ŝerco devas esti".

La ulo post mi ĉiam parolas laŭte.

petitka (Montri la profilon) 2015-aprilo-01 17:59:36

Ne.

La ulo post mi ŝatas seriaĵon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-aprilo-01 20:46:49

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi scias multe pri infanmalsanoj.

petitka (Montri la profilon) 2015-aprilo-02 05:07:44

Jes, ĉiu infekta ni jam provis.

La ulo post mi legas biblion.

vincas (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 13:56:11

Jes, vi pravas.

La ulo sub mi ofte legas politikajn novaĵojn.

petitka (Montri la profilon) 2015-aprilo-03 15:23:50

Jes, ĉiutage.

La ulo sub mi ŝatas bestojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 13:27:10

Jes, vi pravas.

La ulo post mi baldaŭ rikoltos fragojn.

dobri (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 14:20:10

Ankoraŭ ne, ĉar estas tro frue.

La ulo post mi hodiaŭ rikoltis junajn urtikojn por Paska farĉo.

petitka (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 15:33:50

Ne.

La ulo post mi ŝatas arton.

Polaris (Montri la profilon) 2015-aprilo-04 17:08:32

petitka:Ne.

La ulo post mi ŝatas arton.
Jes! Mi tre ŝatas arton. Bedaŭrinde, mi ne havas multan artan talenton.

La ulo sub mi lasos surtable karoton por la Paska Kuniklo.

Reen al la supro