Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

dari sjheiss, 20 Maret 2010

Pesan: 5918

Bahasa: Esperanto

petitka (Tunjukkan profil) 22 April 2015 16.59.52

Jes, ni migris en alia urbo.

La ulo post mi malgajas, ĉar li estas malalta.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 22 April 2015 19.17.51

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi estas membro de pafistoklubo.

petitka (Tunjukkan profil) 22 April 2015 20.27.14

Ne, sed mi bone trafas.

La ulo post mi havas multajn diplomojn.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 22 April 2015 20.33.58

Mi ne havas multajn sed kelkajn diplomojn.

La ulo post mi hodiaŭ ĝuis la belan veteron en sia ĝardeno.

petitka (Tunjukkan profil) 22 April 2015 20.35.34

Ne, mi ĝuis tempon kun esperantistoj.

La ulo post mi jam enlitiĝos.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 22 April 2015 20.48.51

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi nun estas laca.

petitka (Tunjukkan profil) 23 April 2015 05.20.23

Ne, mi vekiĝis plenforme.

La ulo post mi malsatas.

dobri (Tunjukkan profil) 23 April 2015 05.21.17

Povas esti.

La ulo post mi atendas baldaŭan alveturon de ekskursa buso.

ratkaptisto (Tunjukkan profil) 23 April 2015 06.47.38

Ne, mi ne volas busi.

La ulo post mi hodiaŭ aĉetos vestaĵojn en la ĉefurbo.

petitka (Tunjukkan profil) 23 April 2015 16.58.24

Ne, mi migradis kun esperantistoj.

La ulo post mi hodiaŭ eĉ sunbruniĝis.

Kembali ke atas