Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2010-novembro-28 17:42:52

katetino

la ulo sub mi tre ne ŝatas vintron.

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-28 19:54:15

Vi pravas. Printempo estas mia ŝatata jarsezono.

La ulo sub mi ŝatas pufkukojn.

KIAaze (Montri la profilon) 2010-novembro-29 04:38:57

Kio estas pufkuko?
Se estas iu kuko, probable mi ŝatos ĝin. ridulo.gif

La ulo sub mi penas konkeri la mondon!

vincas (Montri la profilon) 2010-novembro-29 07:21:52

ne

la ulo sub mi interesiĝas pri krimoj de milito en Ĉeĉenio, faritaj de Rusio.

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-29 18:11:19

Kio estas pufkuko?
Sufiĉas malfermi PIVon. Ĝi difinas pufkukon jene: Speco de malpeza, suflea kuko, en kiu enestas kirlita kremo kaj foje fruktoj.

Bedaŭrinde mi ne interesiĝas pri militkrimoj.

La ulo sub mi ŝatas konsulti vortarojn.

galvis (Montri la profilon) 2010-novembro-30 02:36:00

Jes, mi ŝatas konsulti vortaron pri aferoj de ortografio. Sed kiam oni prononcas bone la vortojn estas facile skribi sen multe da eraroj.

La ulo sub mi sentas ke iom post iom plibonigas sian Esperanton.

dobri (Montri la profilon) 2010-novembro-30 17:29:47

Jes, mi ŝatas tion.

La ulo sub mi ofte veturadas per buso.

galvis (Montri la profilon) 2010-decembro-01 03:07:55

Ne, la urbo kie mi loĝas estas malgranda, pro tio mi preferas piediri.

La ulo sub mi loĝas en regiono batita de la klimata ŝanĝo.

vincas (Montri la profilon) 2010-decembro-01 12:37:13

jes

la ulo sub mi uzas svedan telefonon.

dobri (Montri la profilon) 2010-decembro-01 15:12:00

Jes, antaŭe mi havis telefonon NOKIA, sed nuntempe mi uzas SONY ERICSON.

La ulo sub mi biciklas eĉ dum neĝado.

Reen al la supro