Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

ca, kivuye

Ubutumwa 5918

ururimi: Esperanto

gordonflanagan (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2015 16:43:21

Ne, ni iros al Martin en Slovakio al la Somero Esperanta Studada.
La ulo post mi estas ŝafisto en la montoj.

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2015 16:58:35

Ne, vi ne pravas, mi estas migranto en la montoj.

La ulo post mi ĉiam faras multajn fotojn kaj publikas tiujn en facebook.

gordonflanagan (Kwerekana umwidondoro) 30 Rusama 2015 22:23:27

Jes, mi ŝatas fari multajn fotojn kaj montras ilin en facebook

La ulo post mi migros en la montoj je ĉi-dimanĉo.

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 31 Rusama 2015 04:35:08

Ne, montoj situas sufiĉe malproksime de ĉi-tie.

La ulo post mi revas kolekti gemojn.

al_lastor (Kwerekana umwidondoro) 31 Rusama 2015 07:06:25

nakymatonmies:La ulo post mi revas kolekti gemojn.
Por kio al mi gemoj? Mi revas pri bona hejmo kaj fidela koramiko.
La ulo sub mi bone scias, kion volas.

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 31 Rusama 2015 08:08:58

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ volos bani en lago.

al_lastor (Kwerekana umwidondoro) 31 Rusama 2015 09:37:20

ratkaptisto:La ulo post mi hodiaŭ volos bani en lago.
Vi eraris. Mi volas bani hodiaŭ, sed en banejo.
La ulo sub mi scipovas pafi per arko.

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 31 Rusama 2015 15:54:58

Iam mi scipovis, sed delonge ne havas praktikon.

La ulo post mi emas legi matengazeton ĉiumatene.

ratkaptisto (Kwerekana umwidondoro) 31 Rusama 2015 17:05:29

Ne, mi ĉiutage legas matengazeton.

La ulo post mi havas tre novan poŝtelefonon.

al_lastor (Kwerekana umwidondoro) 31 Rusama 2015 19:13:31

Ne mia poŝtelefono aĝas ĉirkaŭ ses jaroj, ĝi estas tre malnova ridulo.gif
La ulo sub mi tajpas tre rapide.

Subira ku ntango