본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

Kelli (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 6:13:09

...Hum, laŭ mi, tio estas komplika afero, ĉiuj havas feliĉajn kaj ne tre feliĉajn momentojn, scii bone ĝui la bonajn momentoj estas la feliĉo...Fakte, mi estas tre feliĉa.

La ulo post mi malamas, kiam li/ŝi sinduŝas, kaj la sonorilo de sia hejmo sonoriĝas.

huberte (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 6:38:20

Embarasa situacio! Kion fari? Bonŝance! Mia edzo malfermas la pordon.

La ulo post mi ŝatas naĝi.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 6:48:44

Jes, la naĝado estas unu el la plej bona ekzerco por nia korpo.

La ulo post mi amegas...

huberte (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 6:54:57

Mi amegas muzikon eĉ mi ne estas tre bona muzikisto.

La ulo post mi ŝatas pluvon.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 7:02:11

Jes, mi ŝatas la pluvon, ĉu vi scias, ke Zamenhof faris poeziaĵon pri la pluvo?

La ulo post mi konas multe pri la vivo...

dobri (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 8:02:56

Jes, mi konas la vivon.

La ulo post mi manĝis glaciaĵon hodiaŭ.

huberte (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 8:10:27

Jes, vi pravas. La vetero estis tre varma hodiaŭ ĉi tie.

La ulo sub mi ŝatas veturi per velŝipo.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 9:25:43

Jes, sed tre malofte tio okazas.

La ulo post mi ŝatas veturi...

Kelli (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 10:05:05

Jes, tamen ne tre ofte kiel mi vojaĝas nun.

La ulo post mi tajpante, trinkas frostan teon.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 28일 오후 11:34:36

Ne, mi trinkas citronan sukon por eviti malvarmumiĝon.

La ulo post mi volas...

다시 위로