Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-01 13:59:56

Ne, mi preferas sojkazeon.

La ulo post mi estas karnomanĝanta...

dobri (Montri la profilon) 2015-julio-01 18:04:40

Jes, mi estas ĉionmanĝanta.

La ulo post mi atendas por morgaŭ eĉ pli altan temperaturon ol hodiaŭ.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-01 18:50:14

Jes, sed tio ne okazos, ĉar ĉe mi estas vintre.

La ulo post mi volas...

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-01 18:51:15

Jes, oni prognozas tion por morgaŭ.

La ulo post mi konas multajn kantojn

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-01 19:51:32

Jes, sed mi ŝatas nur se temas pri romantikaj kontoj. Pardonu, mi metis literan "n" post la prepozicio pri. terure!

La ulo post mi komputilumas...

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-01 22:07:10

Eble, tamen mi ne ĝuste scias, kion la verbo "komputilumi" signifas.

La ulo post mi uzas interetan pseŭdonimon anstataŭ via vera nomo.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-01 22:35:15

Kelli:Eble, tamen mi ne ĝuste scias, kion la verbo "komputilumi" signifas.

La ulo post mi uzas interetan pseŭdonimon anstataŭ via vera nomo.
Ne estas pseŭdonimo estas la nomo de mia nepeto por stimuli lin lerni Esperanton, do estas nobla kaŭzo.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-01 22:47:34

Um, suf. sen difinita senco uzata por derivi vortojn. PIV PAĜO 1198 Akvo, akvumi, komputilo komputili, komputilumi kial ne?

La ulo post mi eble ne plu...

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-02 12:00:20

Mi ne plu rompos mian piedon, almenaŭ mi esperas tion ridulo.gif

La ulo post mi riparas sian domon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-julio-02 12:14:11

Jes, vi pravas, Kelli.

La ulo post mi havas problemon pro la varmego.

Reen al la supro