본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

Kelli (프로필 보기) 2015년 7월 12일 오후 12:24:03

Spite la multaj jaroj, kiuj jam pasiĝis post mia infaneco, mi konservas la saman ĝojon de ĉi epoko, kiam mi ridas ankoraŭ estas la sama rido post tiom da tempo.

La ulo post mi ĉiutage provas plibonigi al si mem.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 7월 12일 오후 1:21:05

Jes, ĉar nia lernado komenciĝas en la tago de nia naskiĝo, kaj daŭras ĝis la lasta spiro.

La ulo post mi jam multe progresis rilate Esperanton, gratulon!.

Kelli (프로필 보기) 2015년 7월 12일 오후 1:36:24

Dankon Kara Vinisus, tamen mi konscias, ke mi ankoraŭ devas multe lerni.

La ulo post mi kutimas uzi tujmesaĝilon de Lernu.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 7월 12일 오후 2:44:30

Ne, ĉar mi tajpas malrapide, kaj mi ne volas, ke la aliuloj restu atendantaj mian skribaĵon dum longa tempo.

La ulo post mi ne forgesu, ke la lernado pri Esperanto neniam finiĝos.

Kelli (프로필 보기) 2015년 7월 12일 오후 9:18:45

Vi pravas, neniam mi forgesos tion, ĉiutage mi provas legi kaj studi Esperanton.

La ulo post mi kutimas helpi siajn amikojn.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 7월 12일 오후 9:53:45

Kiam mi povas certe mi klopodas fari tion, kelkaj ne komprenas kaj eĉ fariĝas miaj malamikoj.

La ulo post mi estas lerta esperantisto.

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오전 6:56:56

Mi ne scias.

La ulo post mi hodiaŭ venos en magazenon por aĉeti ludilojn.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 12:14:48

Jes, certe mi venos en magazenon, sed mi ne aĉetos ludilojn.

La ulo post mi malaperis dum tri tagoj.

huberte (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 7:10:34

Ne, mi malaperis nur unu tago.

La ulo sub mi loĝas en granda urbo.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 8:40:43

Jes, sed mi ne ŝatas, ĉar mi naskiĝis meze de la arbaro.

La ulo post mi ŝategas grandan urbon.

다시 위로