לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

של sjheiss, 20 במרץ 2010

הודעות: 5918

שפה: Esperanto

Kelli (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2015, 12:12:07

Pli malpli, mi ŝatas grandajn urbojn, kie oni bone vivas, tamen mi ne ŝatus vivi aŭ almenaŭ viziti urbegojn.

La ulo post mi ne ŝatas legi ĵurnalojn.

Vinisus (הצגת פרופיל) 14 ביולי 2015, 14:16:15

Papere ne, Le Monde diplomatique en Esperanto per interreto jes ja.

La ulo post mi nur bezonas skribi sur la serĉilo de guglo(Le monde diplomatique en Esperanto).

Kelli (הצגת פרופיל) 15 ביולי 2015, 18:39:40

Vi pravas...Multfoje mi provis legi la ĵurnalon Le Monde en sia propra lingvo, ja kelkaj frazoj mi sukcesas kompreni.

La ulo post mi konservas en sia koro tre karajn memorojn.

Vinisus (הצגת פרופיל) 15 ביולי 2015, 19:22:03

Jes, vi pravas, dum la korpo maljuniĝas, la cerbo revivigas malnovajn sinapsojn.

La ulo post mi havas senteman animon.

Kelli (הצגת פרופיל) 15 ביולי 2015, 20:52:50

Jes,laŭ mi, la bonaj sentoj konduktas nin al plej bonaj agadoj.

La ulo post mi ĵus preparis bananan kukon.

Vinisus (הצגת פרופיל) 15 ביולי 2015, 21:16:34

Ne, mi preferas manĝi nekuiritan bananon kaj ankaŭ la aliajn fruktojn.

La ulo post mi certe kuiras bongustajn manĝaĵojn.

sproshua (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 03:30:45

jes, almenaŭ laŭ mi, mi estas bona kuiristo.

la ulo post mi kantas en la duŝejo.

Vinisus (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 11:50:43

Jes, malgraŭ mi bedaŭrinde ne havas belan voĉon, tamen mi ŝatas kanti.

La ulo post mi estas atenta kaj kreiva.

sproshua (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 12:47:11

jes, mi estas pene atenta. kion signifas "kreiva"? mi ne povis trovi difinon en miaj vortaroj. ĉu ĝi similas "kreema"?

la ulo post mi ŝategas naĝi.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 16 ביולי 2015, 12:55:42

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ĉiutage faras gimnastikon.

לראש הדף