Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

gordonflanagan (Arată profil) 31 iulie 2015, 21:42:53

Ne, mi ripozos post longa ferio kaj longa vojaĝo.

La ulo post mi celebros geedziĝan ceremonion morgaŭ.

Vinisus (Arată profil) 31 iulie 2015, 23:04:19

Ne, nur en la venonta jaro.

La ulo post mi ĵus revenis post longa vojaĝo.

ratkaptisto (Arată profil) 1 august 2015, 08:14:32

gordonflanagan:Ne, mi ripozos post longa ferio kaj longa vojaĝo.

La ulo post mi celebros geedziĝan ceremonion morgaŭ.
Jesss

ratkaptisto (Arată profil) 1 august 2015, 08:15:49

Vinisus:Ne, nur en la venonta jaro.

La ulo post mi ĵus revenis post longa vojaĝo.
Ne.

La ulo post mi ĉiam havas bonajn ideojn.

Vinisus (Arată profil) 1 august 2015, 11:46:05

Ne ĉiam, mi havas bonajn ideojn.

La ulo post mi estas kreiva.

Kelli (Arată profil) 1 august 2015, 19:46:53

Jes, mi estas kreiva speciale, kiam mi havas grandan bezonon de io.

La ulo post mi scivole rigardis la profilon de White Knight en Ipernity.

Vinisus (Arată profil) 1 august 2015, 21:26:25

Ne, mi zorgas nur pri Esperanto. White Knight estas militema.

La ulo post mi estas fervora verdulo.

Kelli (Arată profil) 1 august 2015, 22:04:55

Jes, vi pravas, tamen mi ŝatus fari pli favore al Esperanto.

La ulo post mi tre malsatas, sed li ne volas manĝi nun.

Vinisus (Arată profil) 2 august 2015, 00:02:41

Tute ne, hodiaŭ mi manĝis sufiĉe.

La ulo post mi ŝatas kazeon kun mielo.

Kelli (Arată profil) 2 august 2015, 13:03:45

Vi malpravas,kvankam mi treege ŝatas mielon, neniam mi sukcesis provi kazeon.

La ulo post mi malbone dormis dum lasta nokto.

Înapoi mai sus