前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 5918

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2015年8月4日下午6:25:26

Bedaŭrinde ne, mi manĝis kaj trinkis sola.

La ulo post mi forestis dum la semajnfino.

Kelli (顯示個人資料) 2015年8月5日下午7:36:25

Nur rapide, mi profitis por ĝui la trankvilecon de mia domo.

La ulo post mi ŝatus havi iom plu da tempo.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年8月5日下午7:59:30

Jes, sed ne dependas de mia volo, ĉar la tempo estas sendependa pro tio, mallonga estas la homa vivo. Infano kun ludo, amo kaj laboro, malsanoj kaj morto.

La ulo post mi ankoraŭ estas juna.

dobri (顯示個人資料) 2015年8月5日下午9:01:55

Jes, mi sentas min tiamaniere.

La ulo post mi ĵus konvinkiĝis, ke mi ne pravis.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年8月5日下午9:54:40

Tute ne, vi sentas vin juna, do vi estas juna, kial ne?

La ulo post mi multe biciklas.

Kelli (顯示個人資料) 2015年8月6日上午12:52:58

Vi malpravas, mi ne biciklas ekde mi falis sur aŭto dum la biciklado.

La ulo post mi amegas vivi.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年8月6日下午12:40:46

Jes, la tempo pasas kun ĝi la vivo, sed la revoj daŭras la samaj.

La ulo post mi estas revema.

Kelli (顯示個人資料) 2015年8月7日下午6:48:01

Ne kiel antaŭe, tamen mi konservas kun mi grandegan esperon.

La ulo post mi ne eliras de sia domo sen sunokulvitroj.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年8月8日下午6:55:29

Ne, mi neniam uzis sunokulvitrojn.

La ulo post mi laboras proksime de sia domo.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2015年8月8日下午9:11:35

Ne, mi estas emerita, sed kiam mi laboris, mi laboris el mia hejmo.

La ulo post mi pasigas la semajnfinon for de sia hejmo.

回到上端