前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 5918

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2015年9月9日下午6:16:23

Jes, ĉar la Naturo estas mia patrino, mi ne rajtas senpune malobei Ĝin.

La ulo post mi ŝatas aŭdi la silenton.

Kelli (顯示個人資料) 2015年9月10日下午12:40:10

Jes, eble la silento estas la plej bela muziko.

La ulo post mi multe lernis dum la lastaj jaroj, kaj estas tre danka pro tio.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年9月10日下午1:31:58

Ĉi tiu mondo estas lernejo por ĉiuj; ni komencas lerni de la unua ĝis la lasta spiro dum nia vivo.

La ulo post mi amas la Naturon.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2015年9月10日下午7:32:20

Jes, vi pravas. Preskaŭ ĉiutage mi estas en la ĝardeno aŭ en la arbaro.

La ulo post mi skribas per pa maldekstra mano.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年9月10日下午8:19:14

Tion mi ne sukcesas fari.

La ulo post mi ĝuas bonan sanon.

sproshua (顯示個人資料) 2015年9月10日下午8:50:26

jes, mi min sentas tre bona.

la ulo post mi estas fuminto aŭ fumanto.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年9月10日下午9:05:48

Nek unu nek alia.

La ulo post mi fumas cigaredon.

sproshua (顯示個人資料) 2015年9月11日上午4:49:00

ne, sed dum mallonga tempo mi fumis cigarojn.

la ulo post mi manĝas avenon matene.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2015年9月11日上午6:45:30

Jes, kelkfoje.

La ulo post mi ĉiutage flirtas.

Vinisus (顯示個人資料) 2015年9月11日下午12:51:34

Ne, mi estas maljuna kaj sola.

La ulo post mi estas juna kaj flirtema.

回到上端