Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

av sjheiss, 20 mars 2010

Meddelanden: 5918

Språk: Esperanto

Vinisus (Visa profilen) 25 september 2015 15:57:47

Jes, baldaŭ mi faros tion.

La ulo post mi estas ĉiam konsentema.

Kelli (Visa profilen) 25 september 2015 23:18:32

Jes, mi provas ĉiam konsenti, kiam la afero ne malhelpas aŭ ĝenas aliulojn.

La ulo post mi estas iom laca.

Vinisus (Visa profilen) 29 september 2015 21:50:29

Ne, mi faras kiom estas al mi eble, ne atendante aplaŭdojn nek timante ŝtonfrapojn.

Lau ulo post mi ŝatas ĉiam pensi pri la bono.

sproshua (Visa profilen) 30 september 2015 02:18:05

mi penas. mi estis nea pensulo longe. sed mi lernis ke mi ĉiam havas elekton por pensi pri la bono.

la ulo post mi duŝas sin nur dufoje aŭ trifoje ĉiusemajne.

Vinisus (Visa profilen) 30 september 2015 14:30:43

Ne mia kara, mi ĉiutage faras tion, ĉar mi loĝas en varma lando.

La ulo post mi ĉiutage pligrandigas la rondon de siaj amikecoj per Esperanto.

sproshua (Visa profilen) 10 oktober 2015 01:24:53

espere! la fluganta pastaĵomonstro scias ke mi penas!

la ulo post mi ŝategas aŭtunon.

Vinisus (Visa profilen) 10 oktober 2015 11:28:14

Jes, vi tutpravas.

La ulo post mi satas rigardi la arbojn dum aŭtuno.

Maria45 (Visa profilen) 11 oktober 2015 22:04:57

Ne, mi preferas en printempo.

La ulo sub mi ŝatas ludi.

Vinisus (Visa profilen) 11 oktober 2015 22:07:45

Jes. vi pravas ĉefe kun vi.

La ulo post mi estas feliĉa.

sproshua (Visa profilen) 12 oktober 2015 00:20:22

jes, mi ja vivas bonan vivon.

la ulo post mi havas freŝan vundon.

Tillbaka till toppen