İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

La ulo sub mi

başlangıç sjheiss, 20 Mart 2010

Mesajlar: 5918

Dil: Esperanto

Vinisus (Profili görüntüle) 15 Kasım 2015 13:11:35

Jes, almenaŭ mi kutimas tiel fari. Kial vi malaperis? Mi sentis vian foreston.

La ulo post mi disvastigas senlace la kreaĵon de Zamenhof. Gratulon!

Kelli (Profili görüntüle) 15 Kasım 2015 18:56:24

Mi malfruiĝis,ĉar dum kelkaj tagoj mi studis (mi havis dubojn pri gramatiko). Dankon, ĉar vi sentis mian foreston okulumo.gif. Mi provas disvastigi Esperanton, tamen mi faras malmulte.

La ulo post mi kutimas frekventi esperantan asocion.

Vinisus (Profili görüntüle) 15 Kasım 2015 21:21:41

Ne, mi estas memlernanto, ĉar memlerninto certe mi neniam estos. Dubojn pri gramatiko eĉ Zamenhof havis; Porto Carreiro kaj Ismael Gomes Braga unu helpis la duan.

La ulo post mi jam bonege regas Esperanton.

petitka (Profili görüntüle) 16 Kasım 2015 17:04:26

Certe venontan jaron mi legos nian Starton.

La ulo post mi bezonas skajpumi por paroli esperante.

Серёга (Profili görüntüle) 16 Kasım 2015 18:47:31

Mi ne bezonas tion.

La ulo post mi ŝatas paroli kun homojn kiun ne ŝatas paroli kun la ulo.

Kelli (Profili görüntüle) 16 Kasım 2015 20:39:46

Vi malpravas, plezure mi parolas al esperantistoj, certe mi esperas, ke ili paciencas, ĉar ankaŭ mi malofte havas oportunecon por paroli esperante.

La ulo post mi ŝategas koni novajn homojn.

Vinisus (Profili görüntüle) 16 Kasım 2015 22:31:16

Mi estas humila, sed sen servuteco, sekve mi ŝategas simplecon pensante ke, kion mi faras al la aliaj, tio ĉiam frue aŭ malfrue revenos al mi.

La ulo post mi estas fidela al si mem.

Kelli (Profili görüntüle) 17 Kasım 2015 18:09:28

okulumo.gif Eble jes, eble ne, estas intima rilato inter la vortoj, kaj kelkfoje ili, la vortoj, ludas inter si.

La ulo post mi ĵus ridetis.

dobri (Profili görüntüle) 17 Kasım 2015 18:35:07

Jes, vi pravas.

La ulo post mi trarigardadis urbon el tramfenestroj, ĉar intertempe pluvis.

Серёга (Profili görüntüle) 17 Kasım 2015 18:40:56

Mi rigardas neĝo.

La ulo post mi ŝatas varmo, iras al frido.

Başa geri dön