去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

La ulo sub mi

sjheiss, 2010年3月20日

讯息: 5918

语言: Esperanto

Vinisus (显示个人资料) 2015年11月26日上午11:27:19

Ne, mi kelkfoje provas traduki bildprezentojn, kiujn mi ŝatas.

La ulo post mi ŝatas traduki...

petitka (显示个人资料) 2015年11月27日上午7:54:27

Jes, mi ŝatas traduki aliajn lingvojn.

La ulo post mi bezonas societon.

Vinisus (显示个人资料) 2015年11月27日上午10:57:15

Jes, "SoLe kaj ĉagrene kun mia malĝojo, iras mi promeni laŭ la sabla vojo."

La ulo post mi profunde konas la homan animon.

Kelli (显示个人资料) 2015年11月28日上午11:50:45

Vi ne pravas, tamen mi klopodas pri tio.

La ulo post mi estas partoprenanto de "Postcrossing"

gordonflanagan (显示个人资料) 2015年11月28日下午1:37:10

Jes, vi pravas. Mi partoprenas "Postcrossing"

La ulo post mi ĉi-semajnfino aĉetos kristnaskarbon.

dobri (显示个人资料) 2015年11月28日下午1:42:12

Tio ne necesas, ĉar ni havas artefaritan arbeton por ĉiu Kristnasko.

La ulo post mi tamen alportos hejmen bonodorajn piceajn branĉetojn.

Vinisus (显示个人资料) 2015年11月28日下午2:45:21

Ne, mi havas nenian religion, sed mi ege respektas la datrevenanton.

La ulo post mi estas fervora kristano.

Kelli (显示个人资料) 2015年11月29日下午12:46:37

Racie kristana spiritista mi estas, tamen ne "fervora", ĉar, laŭ mi, tiu vorto strange sonas.

La ulo post mi preparas per siaj propraj manoj kristnaskajn memoraĵojn.

Vinisus (显示个人资料) 2015年11月29日下午1:41:33

Ne, ĉar mi preparas ĉiutage zamenhofajn memoraĵojn, sed kelkfoje mi faras stultaĵojn.

La ulo post mi estas paca batalanto.

Kelli (显示个人资料) 2015年12月2日下午1:08:46

Certe, tamen mi batalas kontraŭ mi mem, kontraŭ miaj malbonaj kutimoj.

La ulo post mi vidas Kristnaskon kun iom da melankolio

回到上端