Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-27 11:11:05

Jes, kelkfoje.

La ulo post mi havas bonan sanon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-decembro-27 11:15:12

Jes, mi pensas tion.

La ulo post mi planas grandan feston.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-27 14:51:28

Jes, sed nur kiam mi alvenos ĉielen. ridulo.gif

La ulo post mi ŝategas feston.

Kelli (Montri la profilon) 2015-decembro-29 18:16:51

Vi pravas, ĉar, laŭ mi, vivi estas granda festo ridego.gif

La ulo post mi pensas, ke vivi estas granda aventuro.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-29 20:33:25

Jes, vivi estas koni, koni estas ami. Kono kun amo ĉie regas nedireblan feliĉon.

La ulo post mi scias, ke estas en ĉiu viva semo nevidebla mistero.

Kelli (Montri la profilon) 2015-decembro-31 00:35:08

Vi pravas, tamen interesa kaj agrabla mistero.

La ulo post mi hodiaŭ frue enlitiĝos.

petitka (Montri la profilon) 2015-decembro-31 07:49:45

Ne, mi spektos interesajn filmojn el mia filmoteko.

La ulo post mi ĝojatendas novan jaron.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-decembro-31 12:04:53

Jes, ĉar nova jaro ceter alportos novan esperon.

La ulo post mi revas tian ĥimeran revon.

petitka (Montri la profilon) 2016-januaro-04 08:55:25

Jes, pro tio mi estas esperantisto!

La ulo post mi esperas plibonigi sim.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-04 11:33:09

Kompreneble, Mi ĉiam klopodas fari mian eblon; ĉu mi sukcesos, tio estas alia historio.

La ulo post mi antaŭ ol preni sur sin kompromison, pripensas pri la eblaj rezultoj.

Reen al la supro