前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 5918

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月12日下午9:02:07

Ne, mi ne ŝatas futbalon.

La ulo post mi estas fervora futbala spektanto.

Kelli (顯示個人資料) 2016年1月13日下午7:04:48

Ne, ankaŭ mi ne ŝatas futbalon.

La ulo post mi konsultis la ĉinan horoskopon.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月13日下午9:57:43

Ne, mi ne fidas horoskopon.

La ulo post mi neniam rifuzas amikon, nek malestimas helpan geston.

dobri (顯示個人資料) 2016年1月14日上午7:25:48

Kompreneble, la amikecon mi alte aprezas.

La ulo post mi antaŭhieraŭ revenis el E-renkontiĝo.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月14日上午11:15:54

Ne, nuntempe miaj renkontiĝoj okazas nur per reto.

La ulo post mi revenis de sia libertempo en la Franca Polinezio.

Kelli (顯示個人資料) 2016年1月14日下午5:17:16

Ne, fakte mi revenis, tamen ne de Franca Polinezio ridulo.gif

La ulo post mi restos sen sia saĝtelefono dum tridek tagoj.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月14日下午9:26:03

Ne, mi ne havos motivon por fari tion. ridulo.gif

La ulo post mi scias, ke ĉiu laboro estas nobla, eĉ la plej humila.

Kelli (顯示個人資料) 2016年1月15日下午6:31:59

Vi pravas, mi akceptas ajnan honestan laboron.

La ulo post mi kulturas ekzotikajn florojn en sia ĝardeno.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月15日下午7:38:29

Jes, sed tiaj ekzotikaj floroj troviĝas en la ĝardeno de miaj revoj.

La ulo post mi bone scias, ke la korpa juneco estas nedaŭra.

Kelli (顯示個人資料) 2016年1月15日下午8:14:44

Bedaŭrinde vi ne pravas, ĉar mi ne sukcesas senti tion en mia koro aŭ eĉ menso.

La ulo post mi havas modernan televidilon.

回到上端