前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 5918

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月15日下午9:35:40

Preskaŭ moderna ĝi estas, sed malofte mi ŝaltas ĝin.

La ulo post mi ŝategas spekti filmojn per televidilo.

petitka (顯示個人資料) 2016年1月16日上午11:17:41

Ne, mi ŝatas registritajn filmojn, sed ne amerikajn, kiuj abundas en TV.

La ulo post mi estas sportemulo.

Kelli (顯示個人資料) 2016年1月16日下午12:17:27

Mi multe ŝatus, tamen mi nur modeste gimnastikas.

La ulo post mi ĉi jaro decidis fari malgrandajn ŝanĝojn en sia vivo.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月16日下午3:49:39

Certe ne estos mi, kiu faros malgrandan aŭ grandan ŝanĝon en mia vivi dum ĉi tiu jaro; ĉar estos la tempo, kiu vole-nevole faros tion.

La ulo post mi ĉi-jare planas pligrandigi la rondon de siaj geamikoj.

Kelli (顯示個人資料) 2016年1月16日下午7:25:16

Ne, kontraŭe mi ŝatas kiam la sorto alportas neatenditajn amikojn.

La ulo post mi trinkas teon ĉiutage.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月16日下午9:25:44

Ne, mi trinkas nur akvon kaj lakton.

La ulo post mi zorgas por ke la ribelo ne gastu ĉe liaj sentoj.

petitka (顯示個人資料) 2016年1月17日上午8:57:51

Jes mia ribelo povas difekti miajn rilatojn.

La ulo post mi atentas la novan eraon en universon.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月17日上午11:52:50

Jes, sed mi devas adapti min al ili ne ilin al mi.

La ulo post mi scias, ke la vundo de la animo estas pli turmenta ol tiu de la korpo.

Kelli (顯示個人資料) 2016年1月17日下午1:35:20

Jes, vi pravas, tamen iel ĉiuj tion scias.

La ulo post mi havas malĝojan historion por rakonti.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年1月17日下午3:26:32

Ĉiu el ni havas malĝojan kaj ĝojan historion por rakonti.

La ulo post mi neniam travivis animdoloregon.

回到上端