Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-11 15:06:24

la ulo sub mi estas tre maltolerema.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-11 19:53:45

Tute ne... mi eĉ toleras Mikijon kaj aliajn similajn trolojn rideto.gif

La ulo sub mi ankaŭ vojaĝos la semajnfinon.

BrunoBram (Montri la profilon) 2011-julio-12 06:54:53

La ulo sub mi ŝajnas al mi tre konservema, kiel aliaj en la forumo. Kuranta hometo sen progresemaj ideoj, kiel multaj, kiujn ni trovas ĉies.

Krom tio li estas malbela kaj vestas kiel mormono.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-12 11:20:02

Nu, ne.

la ulo sub mi pensas, ke Luno estas farita el fromanĝo.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-12 15:24:03

Tute ne. Sed tio estus bonega, ĉar mi ŝatas fromaĝon, kaj ĝi estus tre granda provizo el fromaĝo por la tuta mondo! rido.gif

La ulo sub mi trovas ĉion malbona malgajo.gif

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-12 16:27:21

Ne.

la ulo sub mi pli preferas mielon ol sukeron.

dobri (Montri la profilon) 2011-julio-12 17:54:48

Jes. Mi ege ŝatas mielon.

La ulo sub mi devas ankoraŭ hodiaŭ iri al laborejo.

henma (Montri la profilon) 2011-julio-12 23:44:08

Tute ne... mi jam estis tro longe en la laborejo, kaj mi devas nun iri hejmen

La ulo sub mi amas sin mem kaj fieras pri kiu kaj kio li/ŝi estas.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-15 10:03:58

Jes, jes.

la ulo sub mi ne ŝatus loĝi en urbo.

dobri (Montri la profilon) 2011-julio-15 13:43:25

Ne, kontraŭe mi ŝatas loĝi en urbo.

La ulo sub mi hodiaŭ solvos krucenigmon.

Reen al la supro