Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-marto-16 17:32:34

Ne, nun mi estas dormanta.

La ulo post mi revenis kun sia kato.

petitka (Montri la profilon) 2016-marto-18 15:58:31

Ne, mi revenis en la lito.

La ulo post mi planas festi en naturo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-marto-18 17:38:51

Mi festas la naturon.

La ulo post mi amas la buntecon de la naruro

petitka (Montri la profilon) 2016-marto-18 18:12:43

Jes, la naturo estas por mi natura

La ulo post mi estas admirinda.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-marto-18 23:08:08

Koran dankon! Sed mi estas nure simpla pekema estulo.

La ulo post mi estas tre ĝentila.

Kelli (Montri la profilon) 2016-marto-24 02:16:14

Mi provas, tamen ne ĉiam mi sukcesas.

La ulo post mi atendas iun.

dobri (Montri la profilon) 2016-marto-27 16:05:49

Jes, mi atendas viziton de mia filo.

La ulo post mi ĝojas, ke venas pli varma sezono de la jaro.

Kelli (Montri la profilon) 2016-marto-28 23:03:36

Mi tre ŝatas varman klimaton, tamen la ŝtato kie mi loĝas estas ĉiama somero.

La ulo post mi iom post iom faras malgrandajn ŝanĝojn en sia vivo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-aprilo-03 19:43:14

Verdire, ne estas mi, kiu faras tion, sed la nepardonebla tempo. ridulo.gif

La ulo post mi estas tre legema.

dobri (Montri la profilon) 2016-aprilo-08 09:06:45

Jes, mi havas sufiĉe multe da ili kaj ĉiujn mi legis.

La ulo post mi tradukis malnovnovan fabelon al Esperanto.

Reen al la supro