Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

Kelli (User's profile) May 15, 2016, 12:14:50 AM

Mi provas, tamen ne ĉiam mi havas bonajn ideojn.

La ulo post mi estas sola en sia kuirejo nun.

Vinisus (User's profile) May 15, 2016, 1:07:33 PM

Verdire, mi estas sola ĉe la komputilo.

La ulo post mi ofte sentas sin sola.

Kelli (User's profile) May 15, 2016, 2:30:21 PM

Ofte mi estas sola, tamen la soleco ankaŭ estas bona kunulo, ekzemplo, kiam oni volas studi, legi aŭ eĉ labori.

La ulo post mi ŝatus ŝanĝi sian vivon.

Vinisus (User's profile) May 22, 2016, 7:30:01 PM

Jes, sed laŭ mi estas malfrue por fari tion! ridulo.gif

La ulo post mi serĉas iun, kiu kapablas ŝteli ŝian solecon.

Kelli (User's profile) June 5, 2016, 7:38:48 PM

Vi ne pravis, mi celas plibone kompreni min mem por plibone uzi miajn proprajn kapablojn.

La ulo post mi partoprenas en Esperanto-Sumoo.

Vinisus (User's profile) June 7, 2016, 12:32:19 PM

Ne, mi preferas legi teatraĵon kun mia amikino per spajpo.

La ulo post mi estas saĝa estulo...

Maria45 (User's profile) June 8, 2016, 1:47:05 PM

Ne, mi ankoraŭ bezonas multe lerni,

La ulo post mi multe laboras favore al Esperanto...

Vinisus (User's profile) June 8, 2016, 2:16:13 PM

Verdire, nuntempe mi faras nenion por Esperanto.

La ulo post mi jes ja bonege regas nian lingvon...

Kelli (User's profile) June 14, 2016, 7:40:48 PM

Bedaŭrinde, ne kiel mi devus malgajo.gif

La ulo post mi havas tre trankvilan vivon.

Vinisus (User's profile) June 15, 2016, 12:10:14 PM

Ne, ĉar ĉiuj suferas dum ili estas sur la mondo.

La ulo post mi lernis kvietigi la sopirojn de sia koro.

Back to the top