Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

Kelli (User's profile) November 23, 2016, 7:04:14 PM

ridulo.gif Feliĉe ne.

La ulo post mi havas interesajn novaĵojn.

Vinisus (User's profile) November 23, 2016, 7:49:50 PM

Ne, mi ege ploras ekde via malapero;

La ulo post mi forlasis la paĝaron dum longa tempo.

Kelli (User's profile) November 23, 2016, 8:24:58 PM

Vinisus:Ne, mi ege ploras ekde via malapero;

Ah mi ne povas kredi tion okulumo.gif

Kelli (User's profile) November 23, 2016, 8:28:30 PM

Mi ne forlasis la paĝaron, nur mi bezonis iom da tempo por alkutimiĝi al la nova versio.

La ulo post mi nelonge festenis sian datrevenon.

Vinisus (User's profile) November 23, 2016, 9:18:45 PM

Nekredeble, ĉar la nova paĝaro estas pli simpla kaj eleganta ol la malnova. Pri mia datreveno vi tute pravas; nun mi fariĝis vera Metuŝelaĥo. ridulo.gif

La ulo post mi ĉiam atendas iun malantaŭ la pordo. ridulo.gif

Kelli (User's profile) November 24, 2016, 12:36:00 PM

Vinisus:Nekredeble, ĉar la nova paĝaro estas pli simpla kaj eleganta ol la malnova. Pri mia datreveno vi tute pravas; nun mi fariĝis vera Metuŝelaĥo. ridulo.gif


ridego.gifridego.gif Metuŝelaĥo okulumo.gif

Vi pravas pri la nova paĝaro, tamen la malnova havis por mi specialan signifon.

Ne, ĉiuj jam estas hejme.

La ulo post mi nur nun komprenas, ke la vivo havas sian propran manieron agi.

Vinisus (User's profile) November 24, 2016, 2:40:46 PM

Kelkfoje favore al malmultaj kaj kruele al aliuloj; tiel estas la vivo mia bela amikino.

Kial la ulo post mi resopiras pri la malnova paĝaro?

Kelli (User's profile) November 24, 2016, 7:32:39 PM

Vinisus:Kelkfoje favore al malmultaj kaj kruele al aliuloj; tiel estas la vivo mia bela amikino.

Kial la ulo post mi resopiras pri la malnova paĝaro?
Lernu estis mia unua ilo por Esperanta lernado. En tiu momento, mi ne havis librojn, informojn ktp. La partoprenantoj de Lernu helpis min, klarigis min pri gramatiko, movado, kaj eĉ pri kio estas Internacia Lingvo. Per amikeco, ili stimulis mian lernadon, pro tio mi iom pligrandiĝis kiel homo. Nun jam ne eblas trovi tiujn amikojn, kiuj delonge akompanis min. Interlalie, mi resopiras pri la sendado de mesaĝoj.

La ulo post mi pensas pri la kristnaskaj celebroj.

Vinisus (User's profile) November 24, 2016, 8:51:06 PM

Mi vere bedaŭras pro viaj perditaj amikoj. La pasanta horo ne revenos, kiel la fluanta akvo sub la ponto; feliĉe, ke nuntempe vi bonege regas la kreaĵon de Zamenhof, nun vi fariĝis eminentulino. Gratulon! Pri kristnasko mi pripensas: Akceptu kun amo tion, kio kun amo al vi estas donita, kaj kiam tiu animo, de vi amata, foriĝos de vi ne ĝin detenu, lasu, ke ĝi foriru tute libere.

La ulo post mi estas gaja dum kristnasko.

Kelli (User's profile) November 25, 2016, 12:58:20 PM

Dankon, tamen, eble iam mi estos eminentulino - ĉar nun ankoraŭ multe mankas al mi por tio. Vi havas belan pensmanieron. Vi, fakte, estas vera eminentulo.

La ulo post mi konsumas grandan parton de sia tago por studi.

Back to the top