ไปยังสารบัญ

ปิด
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

จาก sjheiss, 20 มีนาคม 2010

ข้อความ 5918

ภาษา: Esperanto

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 11 ธันวาคม 2016, 19:44:09

Verdire, mi ĉiam dubas! Bone ke la vivo estas malfermita libro.

La ulo post mi ĉiam etendas la manon al falinta persono.

Kelli (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2016, 15:35:09

Ĉiam, kiam tio eblas al mi.

La ulo post mi ne ŝatas spekti piedpilkadon per televidilo.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 20 ธันวาคม 2016, 19:28:01

Ne, ĉar ĝi laŭ mi estas "opio" de la popolo.

La ulo post mi amas simplecon.

Kelli (แสดงโปรไฟล์) 21 ธันวาคม 2016, 21:35:49

Bone, mi ne uzus precize la vorto "ami", sed mi preferas la simplecon (per ĝi mi plibone vivas).

La ulo post mi aĉetos kelkajn donacojn.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 22 ธันวาคม 2016, 00:55:59

Ne, mi preferos oferti iom da mono por ke la amata familiano malŝparu ĝin laŭ sia bontrovo.

La ulo post mi kelkfoje sentas iomete da intima silento kaj enpensiĝo, kiuj venas el interne eksteren.

vincas (แสดงโปรไฟล์) 10 มีนาคม 2017, 08:14:48

Ho, ve ridulo.gif


La ulino sub mi tute ne respektas fadenon.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 10 มีนาคม 2017, 10:57:35

Ne, mi respektas la fadenon, feliĉe ke vi hodiaŭ ŝajnas respekti ĝin, vera miraklo!

La ulo post mi ne amas Esperanton ho, ve, kia teruraĵo!

vincas (แสดงโปรไฟล์) 10 มีนาคม 2017, 11:17:13

Jes, mi malamas Esperanton.

La ulo sub mi estas fanatikulo de ĉi tiu kodo.

Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 10 มีนาคม 2017, 14:12:12

Tiu kiu diras, ke Esperanto estas kodo, forgesas ke ĉiu lingvo estas kodo regata de parto de la homaro.

La ulo post mi scipovas plurajn kodojn.

vincas (แสดงโปรไฟล์) 10 มีนาคม 2017, 14:36:16

Al mi sufiĉas unu Esperanto.


La ulo sub mi tuj komencos refoje multe ne respekti la fadenon.

กลับไปด้านบน