Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Parergo (Montri la profilon) 2018-julio-16 19:27:03

Jes! Kiam mi ne povas atingi mian celpunkton bicikle, mi ĉiam uzas vagonarojn. Ĉar, vojaĝante, mi povas legi, dormi, programi komputilon, studi la esperantan, ktp...

La ulo post mi ĝuus naĝi en la neĝo!

Vinisus (Montri la profilon) 2018-julio-16 20:41:34

Ne, ĉar mi ne volas malvarmiĝi.

La ulo post mi ŝatas malvarman veteron.

Parergo (Montri la profilon) 2018-julio-16 21:03:37

Mi ŝatas veteron ne malsekan, kaj varman kaj malvarman. Mi preskaŭ neniam malvarmumas.

La ulo post mi preferas kolorajn kretojn al (aŭ "ol"?) koleraj krioj.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-julio-16 23:55:44

Kolorojn, ĉar la naturo estas bunta.

La ulo post mi estas sportisto.

Kelli (Montri la profilon) 2018-julio-25 18:24:29

Bedaŭrinde ne, sed mi ankoraŭ provas ridego.gif

La ulo post mi suferas de la varmego.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-julio-26 16:35:44

Mi estas el ŝtalo do, varmego ne suferigas min.ridulo.gif

La ulo post mi preferas la modernan vestaĵon de Heleno.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-julio-26 16:35:45

Mi estas el ŝtalo do, varmego ne suferigas min.ridulo.gif

La ulo post mi preferas la modernan vestaĵon de Heleno.

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-julio-28 12:06:48

Ne, mi ne preferas tian veston - estas tre malinteresa.

La ulo post mi enuas.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-julio-28 15:42:56

Jes, vi tute pravas!

La ulo post mi estas tre ĝentila.

Kantoj14 (Montri la profilon) 2018-julio-29 10:47:05

Jes, fakte; mi estas ĝentila.

La ulo sub mi faras laboron klient-servan.

Reen al la supro