Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 6077

Lingvo: Esperanto

gordonflanagan (Montri la profilon) 2017-novembro-26 11:56:56

Ne, mi estis fotisto antaŭ mi emeritiĝis.

La ulo post mi elspezis multe je "nigra vendredo"

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-26 14:58:06

Ne, ĉar en Brazilo la vendistoj simias (imitas) usonanojn nur rilate al la du vortoj t. e. la prezoj de la varoj eĉ pli altiĝas, dum tia diabla "nigra vendredo."

En la lando de la ulo post mi la vendistoj ankaŭ agas same, ĉu?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2017-decembro-13 18:34:39

Pardonu, mi ne scias.

La ulo post mi jam aĉetis kristnasko-donacojn por sia edzino.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-decembro-13 22:04:43

Jes, vi pravas!

La ulo post mi finfine revinis.

Серёга (Montri la profilon) 2017-decembro-16 21:59:42

Eble.

La ulo post mi ŝatas sporton sen ofendoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-decembro-17 17:23:39

Jes, vi pravegas!

La ulo post mi amas sian belan landon.

Серёга (Montri la profilon) 2017-decembro-29 16:45:50

Jes!

La ulon post mi ŝatas ulino.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-decembro-29 20:38:06

Kelkaj el ili certe ŝatas min ĉefe miaj filinoj. ridulo.gif

La ulon post mi amegas lia familio.

Серёга (Montri la profilon) 2017-decembro-30 18:23:32

Povas esti ke iu familo (t.e. ilo por famo amegas min ridulo.gif ) tamen tio ĉi ne pri mia familio ĉar mi estas preskaŭ pario al ili. Nur mia edzino estas kun mi kaj min ŝatas aliaj homoj.

La ulo post mi fidas homojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-decembro-30 19:50:45

Pardonu min pro mia mistajpo! ridulo.gif Mi fidas nur kiam ili estas dormantaj.

La ulo post mi ĝoje atendas la novjaron.

Reen al la supro