前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

貼文者: sjheiss, 2010年3月20日

訊息: 6077

語言: Esperanto

Vinisus (顯示個人資料) 2018年7月12日下午9:27:30

Tio ne dependas de mia volo, sed de la kvanto da problemoj, kiuj kuŝas ene de mia kapo nokte. ridulo.gif

La ulo post mi multe dormas dum la tuta nokto kaj eĉ sonĝas en Esperanto.

Parergo (顯示個人資料) 2018年7月12日下午10:11:44

Tro da kondiĉoj por esti vere...
Ne, mi ne sonĝas esperante, sed, nokte, mi dormas!

Kaj la ulo post mi scipovas distingi paraj nombroj de neparaj.

Vinisus (顯示個人資料) 2018年7月13日下午1:25:53

kelkfoje ne.

La ulo post mi certe havas bonan sanon.

Kelli (顯示個人資料) 2018年7月13日下午5:44:16

Vi pravas, feliĉe, mi havas bonegan sanon ridulo.gif

La ulo post mi estas persono iom ribelema.

Vinisus (顯示個人資料) 2018年7月13日下午8:40:58

Ne, certe, iu ne diris al vi la veron, mi estas iomete ŝercema nur por mildigi mian sortobaton.

La ulo post mi amas florojn

Parergo (顯示個人資料) 2018年7月14日上午6:12:39

Jes, mi amas ĝin. Speciale mi amas montarajn florojn, kaj mi ŝatas koni ĝiajn nomojn! Bedaŭrinde, mi nur scias kiel unu floro nomiĝas esperante: la rozo.

La ulo post mi ŝatas rapide bicikli malsuprenirojn.

Vinisus (顯示個人資料) 2018年7月14日下午12:57:49

Mi ŝatas bicikli supren kaj malsupren.

La ulo post mi ĝuas promeni en la kamparo.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2018年7月15日下午10:24:15

Jes, mi ĝuas promeni kaj bicikili en la kamparo.

La ulo post mi ĝuas naĝi en la maro.

Vinisus (顯示個人資料) 2018年7月15日下午10:47:33

Jes, sed bedaŭrinde nuntempe mi faras tion kun malofteco.

La ulo post mi ŝategas vojaĝi per trajno.

Parergo (顯示個人資料) 2018年7月16日下午7:27:03

Jes! Kiam mi ne povas atingi mian celpunkton bicikle, mi ĉiam uzas vagonarojn. Ĉar, vojaĝante, mi povas legi, dormi, programi komputilon, studi la esperantan, ktp...

La ulo post mi ĝuus naĝi en la neĝo!

回到上端