Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

vincas (Arată profil) 3 martie 2012, 11:19:20

Ne mi ne laboras.

La ulo sub mi nun spektas tra la fenestro.

ratkaptisto (Arată profil) 3 martie 2012, 11:40:59

Ne, mi purigis la kampon, kaj nun mi laboros per komputilo.

La ulo post mi ĉiam havas multe da tempo.

vincas (Arată profil) 3 martie 2012, 12:57:49

Povas esti ;]

La ulo sub mi enbatis la pordon sur la unua etaĝo de domo en kiu ŝi aŭ li loĝas.

ratkaptisto (Arată profil) 3 martie 2012, 13:02:37

Ne, tio mi ne faris.

La ulo post mi nun dormas.

vincas (Arată profil) 3 martie 2012, 19:36:49

Jes ;]

La ulo sub mi samtempe skribas en ĉi tiu fadeno kaj rigardas televidilon.

ratkaptisto (Arată profil) 3 martie 2012, 19:48:54

Jes, mi faras tion, sed kelkjoje mi ankaŭ laboras.

La ulo post mi havas grandan familion.

dobri (Arată profil) 4 martie 2012, 16:02:50

Laŭ mia opinio jes.

La ulo post mi volonte manĝas oranĝojn.

ratkaptisto (Arată profil) 4 martie 2012, 23:25:10

Jes, mi faras tion pro la sana, sed mi ankaŭ volonte manĝas obladojn (tre volonte, sed mi ne havas tiujn).

La ulo post mi instruas sian nepon en esperanta lingvo.

vincas (Arată profil) 5 martie 2012, 08:47:30

Mi ne havas nepon ;]

La ulo sub mi scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo.

dobri (Arată profil) 5 martie 2012, 15:21:19

Kompreneble. Eĉ por multaj homoj.

Parenteze "oblado" estas nek en mia vortaro nek en PIV. Prefere vi manĝu oblatojn!

La ulo post mi bonege tagmanĝis hodiaŭ.

Înapoi mai sus