Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-08 14:58:41

Ne, mi ne aŭdas muzikon.

La ulo post mi parolas pri sia laboro.

dobri (Montri la profilon) 2012-marto-08 16:05:53

Jes, hodiaŭ mi sufiĉe multe parolis pri mia laboro kun gekolegoj.

La ulo post mi surpriziĝis pri la hodiaŭa neĝado.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-08 16:38:15

Ne, mi ne volas havi neĝon.

La ulo post mi volas fari reklamon por Esperanto.

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-08 19:01:58

Jes.

La ulo sub mi ŝatas fremdajn lingvojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-08 21:55:25

Jes, mi ŝatas Esperanton.

La ulo sub mi ŝatas sian hundon.

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-09 08:30:54

Mi nehavas hundon, sed ĝin havas mia patro.

La ulo sub mi nun estas en biblioteko.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-marto-09 08:50:35

Ne, mi nun partoprenas ĉe kurso en la germana Esperanto-urbo Herzberg.

La ulo post mi nun legas la hodiaŭan gazeton.

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-09 11:10:23

Jes.

La ulo sub mi havas multe da libroj en litova lingvo.

Kelli (Montri la profilon) 2012-marto-09 11:49:22

Ne, mi nur havas plurajn librojn en portugala lingvo, malmulta en hispana lingvo kaj kelkaj en Esperanto.

La ulo sub mi povas aŭdi la birdojn nun.

vincas (Montri la profilon) 2012-marto-09 12:12:06

Jes, kiam mi estas en arbaro.

La ulo sub mi vespere dancos en diskoteko.

Reen al la supro