Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

szalZITA (Pokaż profil) 22 marca 2012, 19:32:17

Jes, mi tre ŝatas la printempon,ĉar ĝi bonodoras kaj karesas.

La ulo sub mi ŝatas vekiĝi frumatene.

ratkaptisto (Pokaż profil) 22 marca 2012, 19:38:10

Ne, mi ŝatas dormi longe.

La ulo post mi volonte manĝas glaciaĵon.

Uralo (Pokaż profil) 22 marca 2012, 21:04:31

Jes, vi pravas. Kiam la vetero varmiĝas, mi volas manĝi glaciaĵon.

La ulo sub mi estis naskiĝita, dum sia praav(in)o ankoraŭ vivis.

ratkaptisto (Pokaż profil) 22 marca 2012, 21:22:44

Bedaŭrinde ne, miaj pra.... dum mia naskiĝo ne vivis.

La ulo post mi laboros morgaŭ en ĝardeno.

Kelli (Pokaż profil) 23 marca 2012, 11:58:00

jes, ĉiuj tagoj iomete kutimas labori en mia ĝardeno.

La ulo post mi vekis prigre hodiaŭ.

Uralo (Pokaż profil) 23 marca 2012, 13:00:48

Jes, mi vekiĝis malfrue hodiaŭ, ĉar mia lernejo komencis ankaŭ malfrue.

La ulo sub mi faros grandan torton, dum ĉi tiu semajnfino.

ratkaptisto (Pokaż profil) 23 marca 2012, 17:00:01

Ne, bedaŭrinde mi ne povas fari tiun. Sed mia edzino preparos bonan torton.

La ulo post mi laboras multe por la lernejo kaj ankaŭ por la Esperanto-kurso.

dobri (Pokaż profil) 24 marca 2012, 18:09:02

Ne. Bedaŭrinde en ĉirkaŭaĵo okazas neniu E-kurso.

La ulo post mi ĵus revenis el skisemajno en montaro.

Kelli (Pokaż profil) 24 marca 2012, 19:00:18

Ne, bedaŭrinde mi neniam skiis.

La ulo post mi solvas rapide ĉiujn problemojn en sia komputilo.

dobri (Pokaż profil) 24 marca 2012, 19:09:42

Mi mem ne ĉiam kapablas fari tion. Feliĉe mi havas tre spertan filon.

La ulo post mi korespondas ankaŭ per papera poŝto.

Wróć do góry