לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

של sjheiss, 20 במרץ 2010

הודעות: 5918

שפה: Esperanto

Kelli (הצגת פרופיל) 24 במרץ 2012, 19:52:37

Jes, vi pravas, ke mi amegas skribi kaj ne perdas oportunecon por fari tion.

La ulo post mi havas senfinajn fotojn en sia komputilo.

vincas (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 11:48:58

Ne, ne havas.

La ulo sub mi ne ŝatas la tempŝanĝadon.

Uralo (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 13:34:04

Mi malamas la tempŝanĝadon. Nun mia semajnfino estas unu horo pli mallonga. Sed la ŝaĝadon en oktobro mi ŝatas, ĉar la samajnfino estas unu horo pli longa tiam.

La ulo sub mi pasigas la tutan semajnfinon sub la suno.

dobri (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 14:23:03

Pasintan semajnon jes, ĉar mi skiis en montaro.

La ulo post mi multe laboris en sia ĝardeno.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 17:30:57

Jes, vi pravas.

La ulo post mi elpakas sian valizon.

dobri (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 17:42:30

Ne, tion faris mia edzino.

La ulo post mi ĝuis la sunan tagon.

Kelli (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 18:27:37

Vi pravas, ĉar mi loĝas en urbo , kie ĉiuj tagoj estas sunaj.

La ulo post mi manĝis kaj ripetis bongustan deserton post tagmanĝo

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 21:00:34

Jes, vi pravas.

La ulo post mi jam dormas.

Kelli (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 21:05:37

Ne, mi nun komencos labori per komputilo nun.

La ulo post mi ŝategas foti.

Uralo (הצגת פרופיל) 25 במרץ 2012, 23:38:07

Mi kaj mia familio ŝatas foti dum la libertempo. Ankaŭ, ni faras fota libro post tiu.

La ulo sub mi jam povas naĝi ekstere pro la bela vetero.

לראש הדף