Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

La ulo sub mi

от sjheiss, 20 март 2010

Съобщения: 5918

Език: Esperanto

ratkaptisto (Покажи профила) 07 април 2012, 12:46:21

Kelli:Ne, mi ne partoprenos paskofajron. Mi nur planas restos trankvile hejmen kaj deziros feliĉan Paskon al miaj geamikoj perrete.

]

Dankon, Kelli, ankaŭ mi deziras tion al vi.

ratkaptisto (Покажи профила) 07 април 2012, 12:49:02

Jes, mi pensas, ke mi hovos tiun.

La ulo post mi ĉiam pensas, laboras kaj decidas kun la strikteco de la matematiko.

Uralo (Покажи профила) 07 април 2012, 15:10:42

Nu, tion mi faras ofte, sed ne ĉiam.

La ulo sub mi naĝis hodiaŭ.

Kelli (Покажи профила) 07 април 2012, 17:53:15

Bedaŭrinde, delonge mi ne naĝas.

La ulo post mi komencos novan ludon morgaŭ.

Kelli (Покажи профила) 07 април 2012, 17:56:34

ratkaptisto:
Kelli:Ne, mi ne partoprenos paskofajron. Mi nur planas restos trankvile hejmen kaj deziros feliĉan Paskon al miaj geamikoj perrete.

]

Dankon, Kelli, ankaŭ mi deziras tion al vi.
Dankon, mia amiko,Ratkaptisto.Al mi estas plezure partopreni de tiu ludo kune vi, miaj geamikoj rideto.gif

ratkaptisto (Покажи профила) 07 април 2012, 19:52:43

Ne, morgaŭ mi ne havas tempon, mi ricevos viziton de miaj infanoj.

La ulo post mi volos serĉi paskovojn morgaŭ.

dobri (Покажи профила) 08 април 2012, 11:07:24

En mia lando oni ne kutimas serĉi la paskovojn. Oni petas ilin de knabinoj per kanteto kaj samtempe "batato" per paskovergoj.

La ulo post mi baldaŭ ekplantos terpomojn.

ratkaptisto (Покажи профила) 08 април 2012, 12:54:23

Ne, mi ne faros tion.

La ulo post mi manĝos multe hodiaŭ kaj morgaŭ.

dobri (Покажи профила) 08 април 2012, 13:29:33

Mi ĉiam strebas ne manĝi multe. Tamen mi ofte ne sukcesas.

La ulo post mi miras pro tiu malvarma printempa vetero.

ratkaptisto (Покажи профила) 08 април 2012, 16:45:39

Jes, vi pravas, sed vi havas multe da suno.

La ulo post mi vidis multajn florojn en la parko de sia urbo.

Обратно нагоре