Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

La ulo sub mi

door sjheiss, 20 maart 2010

Berichten: 5918

Taal: Esperanto

dobri (Profiel tonen) 8 april 2012 16:52:16

Jes, kelkaj floroj jam aperis, tamen ne tro multaj.

La ulo post mi butikumis eĉ hodiaŭ.

ratkaptisto (Profiel tonen) 8 april 2012 16:57:57

Ne, la butikoj estas fermitaj hodiaŭ pro paskotago.

La ulo post mi aŭdia dum pakofesto siajn malnovajn sondiskojn.

dobri (Profiel tonen) 8 april 2012 17:00:59

Ne restis tempo pro tio.

La ulo post mi redaktis siajn fotojn en komputilo.

ratkaptisto (Profiel tonen) 8 april 2012 21:55:21

Ne, mi ne faris tion.

La ulo post mi planas aĉeti novan aŭton.

zaratustro (Profiel tonen) 8 april 2012 22:59:44

Al mi ŝategus aĉeti novan aŭton, sed bedaŭrinde, mi ne havas sufiĉan da mono por fari ĝin.

La ulo post mi ŝatas vidi televid-kultur-programojn.

dobri (Profiel tonen) 9 april 2012 07:43:33

Jes, precipe la fabelojn.

La ulo post mi estis iam vundita de iksodo.

ratkaptisto (Profiel tonen) 9 april 2012 07:49:09

Ne, mi ne estis, sed mia patro, mia filo kaj mia edzino ofte.

La ulo üpost mi admiras la multajn floradojn de la arboj en la ĝardenoj.

dobri (Profiel tonen) 9 april 2012 08:00:10

Jes, tamen precipe mi rigardas ĉiutage la fraksenon, kiu kreskas sur kontraŭa flanko de nia strato. Ĝi estas ĉiutage pli kaj pli disvolvita.

La ulo post mi fariĝis estro en sia laboro.

vincas (Profiel tonen) 9 april 2012 16:34:42

Ho, ne.
La ulo sub mi aĉetis novan libron.

dobri (Profiel tonen) 9 april 2012 17:37:11

Jam multfoje, sed hodiaŭ ne.

La ulo post mi sarkis fragojn.

Terug naar boven