前往目錄

Iberia Renkontiĝo

貼文者: EN3AS_87, 2010年3月20日

訊息: 1

語言: 日本語

EN3AS_87 (顯示個人資料) 2010年3月20日下午1:11:16

Je malpli ol unu monato okazos (finfine!) la venonta Iberia Renkontiĝo.

Por tiuj, kiuj ne scias, ĉi-jare, ĝi estas organizata de HEJS (Hispana Esperanto - Junulara Societo) kaj EMAs (Esperanto - Manĉa Asocio) en la bela urbeto de Almagro (praa ĉefurbo de la ekzitinta provinco La Manĉo) je la semajnfino de la 9a (ven.) ĝis la 11a (dim.) de aprilo.

Lasu iom da festemo kaj diboĉemo el la Fallas kaj la Sankta Semajno / Pasko, ĉar vi certe bezonos ilin en Almagro.

La partoprenantoj havos la ŝancon viziti la plej antikvan teatrejon (senplafona!), la akvo-pejzaĝojn de Daimiel, iri al vinkelo (la regiono havas bonegajn vinojn), partopreni kursojn de Esperanto kaj prelegoj kaj, ĉefe, interkoni kun aliaj gesamlingvanoj kaj gekomencantoj.

Aliĝu nun, por ke ni kalkulu je vi!!

Por pliaj informoj, kontrolu la Oficialan Retpaĝon de la evento: www.esperanto.es/iro2010

Dankon pro ĉio, gekaraj.

--
Jesús García Cano
chus@esperanto.cat

回到上端