Al la enhavo

Kial vi eklernis Esperanton?

de zan, 2010-marto-21

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

5KFunRun (Montri la profilon) 2010-aprilo-04 13:45:49

Artefaritajn lingvojn mi ŝatis. Ĉar Esperanto havis grandan libraron, mi interesiĝis. Mi estas feliĉa ke mi eklernis. Oni povas renkonti multajn homojn el la tuta mondo per Esperanto.

joho (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 01:43:12

Mi estas ne plu junulo nuntempe. Esperanto estas tre bona por mensa ekzerco. Per reto, lerni esperanton estas pli facile ol alian lingvon. okulumo.gif

Edgaregawa (Montri la profilon) 2010-julio-30 00:03:28

sal.gif Mi estas spiritisto, kaj mi interesiĝis danka'l amikino kiu lernis ĝin. Poste, mi aŭdis prelegon pri disvolvigado de Spiritismo per tradukado de ĝia literaturo.
Poste, mi eksciis la filozofion antaŭ la kreado de la lingvo kaj amegis ĝin.

hoketo (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-01 09:42:53

Char mi estas denaska Esperanto-parolanto.

Reen al la supro