본문으로

Kial vi eklernis Esperanton?

글쓴이: zan, 2010년 3월 21일

글: 24

언어: Esperanto

zan (프로필 보기) 2010년 3월 21일 오전 5:49:19

Rememoru la unuan tagon, kiam vi eksciis Esperanton. Kial la lingvo interesis vin? Kial vi decidis eklerni ĝin? Bonvolu malkaŝe elekti vian kialon.
Mi erare skribis. gepatroj*

arcxjo (프로필 보기) 2010년 3월 21일 오후 2:55:17

Mia patrino estis esperantistino dum sia junuleco. Ŝi jam ne uzas kaj ne memoras la lingvon, sed fojfoje rakontis al mi pri ĝi. Mi ekpensis, ke tio estas bona ilo por trovi amikojn el tuta mondo. Ankaŭ, la ideojn de esperantistaro ekplaĉis al mi (pacemo, "lingva justeco", ktp.) kaj mi tuj komencis lernadon per programo "Kurso de Esperanto". rideto.gif

darkweasel (프로필 보기) 2010년 3월 21일 오후 6:22:53

Retamiko de mi trovis lernu!-on en la interreto kaj montris ĝin al mi. Mi estis scivolema kaj mi ŝatis la ideon de internacia lingvo. Ĉar min ĝenerale interesas fremdaj lingvoj, mi ekfaris iujn kursojn kaj iom post iom proprigis scion de la lingvo.

dangerousfurniture (프로필 보기) 2010년 3월 21일 오후 6:49:19

Dum gimnazio, mia amiko plej bona estis esperantisto. Pli malfrue, ni veturis al kunveno de esperantistojn. Kaj nun, mi komencas lerni sole.

Belmiro (프로필 보기) 2010년 3월 21일 오후 8:05:25

Saluton!

Antaŭ multe, multe da jaroj mi havis libreton “Primeiro Manual de Esperanto” ( Unua lernolibro de Esperanto ) sed poste mi ĝin perdis ... kaj fino de la ĉapitro unua.

De nun, malantaŭ tri aŭ kvar jarojn, dum unu fino de semajno kaj vizitinte foiro de brokantaĵoj mi trovis libron ekzakte simila al tiu pri kiu mi parolis ( eldono de 1938 ).

Mi ek(re)komencis kaj ĉi tie mi estas!

Belmiro

kaha (프로필 보기) 2010년 3월 22일 오전 1:49:10

pro enuego kaj mi nenion havis por fari do elektis fari iun interesan

atsushi1977 (프로필 보기) 2010년 3월 22일 오전 6:28:48

Mi komencis memlerni Esperanton ĉar mi volas amikiĝi kun multaj geamikoj en la tuta mondo.^^

zan (프로필 보기) 2010년 3월 22일 오전 8:08:11

Unue mi eksciis Esperanton per libro, en kiu estas skribite ke Esperanto estas tre facila lingvo. Mi tuj aĉetis lernolibron kaj eklernis. Mi volis informiĝi pri eksterlandaj aferoj. Poste mi rimarkis ke Esperanto estas ne tre facila. Tamen tiam la lingvo jam logis min. rideto.gif

Demian (프로필 보기) 2010년 3월 22일 오후 1:28:12

zan:Unue mi eksciis Esperanton per libro, en kiu estas skribite ke Esperanto estas tre facila lingvo. Mi tuj aĉetis lernolibron kaj eklernis. Mi volis informiĝi pri eksterlandaj aferoj. Poste mi rimarkis ke Esperanto estas ne tre facila. Tamen tiam la lingvo jam logis min. rideto.gif
Mi Esperanton lernis ĉar mi pensis ke estas bona tasko lerni la lingvon internacian. Ankaŭ mi ne trovis ĝin tiel facila kiel mi estis promisita. shoko.gif

Kaj pri neŭtraleco, mi trovis SE VI HAVAS FORTON (kaj la Okcidento estas forta) VI POVAS FARI ĈION (eĉ deklari ke Esperanto estas Eŭropa lingvo)
ploro.gif

Eble, ĝi estas facila kaj neŭtrala nur por Eŭropanoj aŭ Amerikanoj por komunikadon inter ili mem! rideto.gif

VastaTer (프로필 보기) 2010년 3월 22일 오후 10:41:13

Mi aŭdis ĝin kaj amantiĝis. Kia bela lingvo!

다시 위로