Al la enhavo

Enketo je religiano

de magnifico94, 2010-marto-23

Mesaĝoj: 47

Lingvo: Esperanto

magnifico94 (Montri la profilon) 2010-marto-23 15:20:18

Enketo.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-marto-23 17:41:36

Mi kredas, ke jam estis pluraj temfadenoj pri religio.

Ĉiaokaze mi estas sendiisto.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-marto-23 19:20:44

Kie estas la islamo? En la mondo estas ĉirkaŭ 1.300.000.000 islamanoj.

orthohawk (Montri la profilon) 2010-marto-24 00:17:50

maratonisto:Kie estas la islamo? En la mondo estas ĉirkaŭ 1.300.000.000 islamanoj.
"ano de alia religio"

sjheiss (Montri la profilon) 2010-marto-24 04:15:07

Mi estas logika homo, raciisto, kion iuj nomus "sendio-isto".

zan (Montri la profilon) 2010-marto-25 07:36:57

Mi ŝanceliĝis inter "Budhano" kaj "Ano de religioj de Orienta Azio" kaj "Pagano" kaj fine elektis "Pagano"n. Mi ne kredas je Dio, sed respektas diojn, kiuj estas japanaj tradiciaj dioj kaj budaismaj dioj(kiel nomi?). Mi ne malrespektas ankaŭ diojn alilandajn, ĉar ili estas ligitaj al nacikulturo.

atsushi1977 (Montri la profilon) 2010-marto-25 16:16:17

Mi kredas budhismon.

Ĉiuj estaĵoj estu feliĉaj.

sinjoro (Montri la profilon) 2010-marto-25 20:33:53

Ateisto ne estas religiano - kaj tio mi estas.

Mi pensas, ke jam sufiĉe abundas fadenoj pri la temo religio. Ankaŭ similaj enketoj plurfoje aperadis ĉe Lernu!

zan (Montri la profilon) 2010-marto-26 08:20:40

sinjoro:Mi pensas, ke jam sufiĉe abundas fadenoj pri la temo religio. Ankaŭ similaj enketoj plurfoje aperadis ĉe Lernu!
Mi miras, ke tiom interesas esperantistojn ĉi tiu temo, ke ili volas demandi eĉ plurfoje. Kaj mi miras, ke estas multaj ateistoj en esperantujo.

Roberto12 (Montri la profilon) 2010-marto-26 21:23:39

Ni ne forgesu la flugantan spageton monstron lango.gif

Reen al la supro