본문으로

Printempo

글쓴이: Eddycgn, 2010년 3월 24일

글: 24

언어: Esperanto

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 26일 오후 5:56:21

zan:En mia loĝloko printempo venas malrapide. Iu tago estis varma, poste ankoraŭ venis malvarma tago. Kiam mi sentas ke vera printempo venis, tiam ĉeriz-arboj disfloras. Tiam estas tiom bele, ke mi sentas kvazaŭ la tuta mondo estus bela kaj feliĉa.
Ankaŭ mi havas tri ĉeriz-arbojn en la ĝardeno, do ili ankoraŭ ne floras... ili estos la unuaj.

mister (프로필 보기) 2010년 3월 26일 오후 6:05:54

Printempe la belegaj birdoj kantas denove kaj mi multe ŝatas ilin.

Leporino (프로필 보기) 2010년 3월 26일 오후 9:07:36

Eddycgn:
Leporino:Ha ha! Ankaŭ ni havas printempan kamparan odoron hodiaŭ! Oni ne eblas pendigi la lavitaĵon ekstere. Odoraĉegas!!!ploro.gif
Ho ho! Tiel malproksime difuziĝas! rido.gif
Ha ha! Ne, ni havas niajn proprajn kamparanojn!

mathieubriere (프로필 보기) 2010년 3월 26일 오후 11:37:01

Leporino:
Eddycgn:
Leporino:Ha ha! Ankaŭ ni havas printempan kamparan odoron hodiaŭ! Oni ne eblas pendigi la lavitaĵon ekstere. Odoraĉegas!!!ploro.gif
Ho ho! Tiel malproksime difuziĝas! rido.gif
Ha ha! Ne, ni havas niajn proprajn kamparanojn!
Mi havas demandon: Ĉu odoraĉas per kimiaĵo aŭ per naturaĵo? Ĉu mi bone komprenigas min? demando.gif
Memoru ke mi preskaŭ nenion scias pri kampareco!!! senkulpa.gif

Leporino (프로필 보기) 2010년 3월 27일 오후 2:22:00

La kamparanoj ŝprucas likvan sterkon sur la kampojn, por ke la greno kresku pli bone. Likvan sterkon estas feko de bovoj kaj porkoj.
Ĉu vi povas imagi, kiel tio stinkas??!! okulumo.gif

dobri (프로필 보기) 2010년 3월 28일 오전 7:40:19

Mi ankaŭ konas tion, sed ĉirkaŭaj kamparanoj ĉijare ankoraŭ ne ŝprucis la sterkon apud mia urbeto. Tio ankoraŭ okazos.
Tamen en alia vilaĝo mi vidis terkulturistojn, kiuj jam plantis terpomojn.

maratonisto (프로필 보기) 2010년 3월 28일 오후 8:07:15

Eddycgn:Kio estas printempo?
La printempo estas la tempo kiam la kamparo stinkas kaj malbonodoras, ĉar la kamparanoj disverŝas la tutan stalsterkon, kiun ili amasis dum la vintron, sur la kampoj.
Tion mi nomas “la odoro de la printempo”.

shoko.gif
Vi havas bonan humuron. En la rusa ekzistas parodio de versaĵo fama, signifas en Eo:

Estas bone en naskolando,
Aromas la fojno kaj fekaĵo

Ankaŭ mi sentas tiun odoron, ne nur printempe. Sed mi ne estas abomenema. Kaj tiu odoro estas nur malagrabla, ne danĝera.
Pli danĝera estas la odoro en iuj grandaj urboj, ekzemple en San Paŭlo (Brazilo). Tie forte kaj seninterrompe odoras la gasoj de aŭtoj, sendepende el vento.

mathieubriere (프로필 보기) 2010년 3월 29일 오후 10:06:37

Leporino:La kamparanoj ŝprucas likvan sterkon sur la kampojn, por ke la greno kresku pli bone. Likvan sterkon estas feko de bovoj kaj porkoj.
Ĉu vi povas imagi, kiel tio stinkas??!! okulumo.gif
Jes ja, mi povas imagi kiom tio stinkas shoko.gif .
Sed, kiel aliulo diris, stinkas sed ne danĝeras por la sano. Eble, oni povas uzi tukpinĉilo por meti sur la nazo??? sal.gif

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 3월 30일 오후 8:34:17

mathieubriere:tukpinĉilo
Tukpinĉilo, bona ideo. Aŭ spruĉi Ŝanelon n. 5 al la kamparo. rido.gif rido.gif

maratonisto (프로필 보기) 2010년 3월 31일 오전 11:49:42

Traktoriston mi ekamis,
Traktoristo fikis min,
Dum semajn' mi cicojn lavis
Kaj urinis kun benzin'.

다시 위로