Přejít k obsahu

Printempo

od uživatele Eddycgn ze dne 24. března 2010

Příspěvky: 25

Jazyk: Esperanto

Eddycgn (Ukázat profil) 24. března 2010 16:06:44

Kio estas printempo?
La printempo estas la tempo kiam la kamparo stinkas kaj malbonodoras, ĉar la kamparanoj disverŝas la tutan stalsterkon, kiun ili amasis dum la vintron, sur la kampoj.
Tion mi nomas “la odoro de la printempo”.

shoko.gif

Miland (Ukázat profil) 24. března 2010 21:01:19

Kamarado, ĉu vi estis ekspluatita sur farmbieno de senkompata kapitalista farmisto? Mi sugestas ke vi legu La bestofarmo ('Animal Farm') de George Orwell.

mathieubriere (Ukázat profil) 24. března 2010 21:46:05

Saluton,
Mi ne povas diri ke printempo malbonodoras ĉar ĉe Parizo malodoras la tuta jaro pro la aŭtoj!!!
Laŭ mi, printempo estas la tempo de la floroj. Enirante parkon, vi povas vidi multajn kolorojn kaj tiom belegas!!!

Eddycgn (Ukázat profil) 24. března 2010 23:02:26

Miland:Kamarado, ĉu vi estis ekspluatita sur farmbieno de senkompata kapitalista farmisto? Mi sugestas ke vi legu La bestofarmo ('Animal Farm') de George Orwell.
Ne ne! Nur, en la regiono apud mia domo estas multe da farmoj kun bovinoj ktp. Tio estas la tempo kiam la farmistoj sterkas la kampojn kaj la herbejojn, por ke la herbo plibone kreskas.
Ĝi odoras kelkajn kilometrojn malproksime, depende de la vento.

Tio estas la destino se oni volas vivi en la naturo for de la urbo...
Mi diris tion kun ironio, vere mi kutimiĝis pri tio jam ekde multaj jaroj kaj nomas ĝin "la aromo de la printempo" aŭ "la kampara aero (Landluft).
Hodiaŭ estis vento el okzidento....
rido.gif

Eddycgn (Ukázat profil) 24. března 2010 23:04:32

mathieubriere:Saluton,
Mi ne povas diri ke printempo malbonodoras ĉar ĉe Parizo malodoras la tuta jaro pro la aŭtoj!!!
Laŭ mi, printempo estas la tempo de la floroj. Enirante parkon, vi povas vidi multajn kolorojn kaj tiom belegas!!!
Vi certe loĝas ĉe la "Ĉampoj Eliseoj"!

Espi (Ukázat profil) 25. března 2010 21:14:43

Eddycgn:Vi certe loĝas ĉe la "Ĉampoj Eliseoj"!
Mi proponus:

Avenuo de la Elizeaj Kampoj sal.gif

Amike

zan (Ukázat profil) 26. března 2010 8:10:15

En mia loĝloko printempo venas malrapide. Iu tago estis varma, poste ankoraŭ venis malvarma tago. Kiam mi sentas ke vera printempo venis, tiam ĉeriz-arboj disfloras. Tiam estas tiom bele, ke mi sentas kvazaŭ la tuta mondo estus bela kaj feliĉa.

Leporino (Ukázat profil) 26. března 2010 10:47:11

Ha ha! Ankaŭ ni havas printempan kamparan odoron hodiaŭ! Oni ne eblas pendigi la lavitaĵon ekstere. Odoraĉegas!!!ploro.gif

mathieubriere (Ukázat profil) 26. března 2010 11:57:50

zan:En mia loĝloko printempo venas malrapide. Iu tago estis varma, poste ankoraŭ venis malvarma tago. Kiam mi sentas ke vera printempo venis, tiam ĉeriz-arboj disfloras. Tiam estas tiom bele, ke mi sentas kvazaŭ la tuta mondo estus bela kaj feliĉa.
Ĉi-tie ankaŭ estas ĉeriz-arboj. Mi konsentas kun vi ke tiuj arboj vere belegas!!!
Kaj kiam iliaj folioj falas, tio similas folian pluvon.

Eddycgn (Ukázat profil) 26. března 2010 17:53:18

Leporino:Ha ha! Ankaŭ ni havas printempan kamparan odoron hodiaŭ! Oni ne eblas pendigi la lavitaĵon ekstere. Odoraĉegas!!!ploro.gif
Ho ho! Tiel malproksime difuziĝas! rido.gif

Zpět na začátek