前往目錄

Kiel ni ŝanĝas?

貼文者: andogigi, 2010年3月26日

訊息: 14

語言: Esperanto

andogigi (顯示個人資料) 2010年3月26日上午5:07:23

Kiam mi estis pli juna, mi neniam ŝatis Ŝopenon. Mi antaŭe pensis ke lia muziko estis konfuzanta kaj brua. Nuntempe, mi aŭskultas lian Mazurkojn aŭ Skercojn por malstreĉiĝi. Mi komprenas ĝin bone.

Same, mi antaŭe malŝatis la librojn de Dickens kaj Hugo. Nuntempe, ili estas miaj plejŝatataj aŭtoroj.

Ĉu ĉiuj havas malsamajn gustojn poste ili maturiĝi? Ĉu niaj ŝataĵoj ĉiam ŝanĝiĝas dum niaj vivoj? Mi sentas kiel oldulo...

mathieubriere (顯示個人資料) 2010年3月26日下午11:46:15

Saluton,
Mi kredas ke estas tute normala ŝanĝi dum nia vivo.
Novaj spertoj, pli bona kompreno de certaj aĵoj povas ŝanĝigi via maniero vidi la mondon!

Ekzemple; antaŭ pluraj jaroj, mi tute kredis ke la angla plej taŭgas por internacia komunikado. Nuntempe, mi kredas ke estas la esperanta! rido.gif

Ĝis!! sal.gif

Leporino (顯示個人資料) 2010年3月27日下午6:18:11

Mi sentas kiel oldulo...
Ho ve! Jes, vi estas oldulo! Vi aĝas pli ol kvardek jarojn! rido.gif

Mi faris la sperton, ke la pastinteco iĝis pli kaj pli interesa por mi. Kiam mi estis pli juna, mi malŝategis historion.

Kiam oni transiras kvardek jarojn, oni sufiĉe scias pri la estanteco kaj la vivo. Eble pro tio oni komencas interesiĝi pri la maljunaj aferoj.

Eble oni antaŭe ne "komprenas" aferojn kiel Ŝopeno kaj Dickens. Ne estas facila ŝati aferojn, kiujn oni ne komprenas, ĉu?
sal.gif

maratonisto (顯示個人資料) 2010年3月29日下午8:08:27

Mi ekvidadas pli kaj pli junulinojn.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年3月30日下午8:52:15

Kiam mi estis junulo mi ŝatis Ŝopenon, do mi ne ŝatis Debussy kaj Ravel, ĉar mi ne komprenis tian specon de muziko.

Nun mi tre ege ŝatas ilin.

diogotux (顯示個人資料) 2010年4月3日下午7:24:20

Ankaŭ mi tre ŝatas Debussy-n. Mi ŝanĝis miajn gustojn multfoje dum mia vivo kaj mi estas 23-jara. Mi pensas ke tio estas bona signo de aktiveco, ĉar ŝati ĉiam la saman aferon estas tede!

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年4月4日下午4:23:56

diogotŭ:Ankaŭ mi tre ŝatas Debussy-n. Mi ŝanĝis miajn gustojn multfoje dum mia vivo kaj mi estas 23-jara. Mi pensas ke tio estas bona signo de aktiveco, ĉar ŝati ĉiam la saman aferon estas tede!
Ĝi estas signo de intelekta progreso...
Ĉaŭ

crescence (顯示個人資料) 2010年4月4日下午4:42:22

Eddycgn:Kiam mi estis junulo mi ŝatis Ŝopenon, do mi ne ŝatis Debussy kaj Ravel, ĉar mi ne komprenis tian specon de muziko.

Nun mi tre ege ŝatas ilin.
La "bolero" estas sublima. Ravel skribis ankaŭ amuzan operon, kiu plaĉas al mi : "La infano kaj la magiaĵoj".

mathieubriere (顯示個人資料) 2010年4月4日下午5:54:32

crescence:
Eddycgn:Kiam mi estis junulo mi ŝatis Ŝopenon, do mi ne ŝatis Debussy kaj Ravel, ĉar mi ne komprenis tian specon de muziko.

Nun mi tre ege ŝatas ilin.
La "bolero" estas sublima. Ravel skribis ankaŭ amuzan operon, kiu plaĉas al mi : "La infano kaj la magiaĵoj".
Antaŭ nelonge, mi trovis mirindan version de la bolero ĉe Youtube. La muziko estas farita de Carlos Nunez kiu estas el Spanujo (Galicia).
Per keltaj muzikiloj mi pensas ke la Bolero vere belegas!

vidas vandenis (顯示個人資料) 2010年4月4日下午6:34:27

Kion? Eble ŝanĜIĜAS,se NI? Aŭ mi miskomprenis?

回到上端