Към съдържанието

pasko!

от annadahlqvist, 04 април 2007

Съобщения: 28

Език: Esperanto

hoplo (Покажи профила) 07 април 2007, 05:37:16

Mi lernis en lernejo, ke en Rusio estas speciala saluto en pasko.

Kristo resurektis. Kaj la respondo:
Vere resurektis.

Ĉu vere? Alekso, vi salutas la aliajn kredantojn tiel?

Ĉu vi povas skribi en rusa la saluton? Dankon kaj bonan paskon!

Mielo (Покажи профила) 07 април 2007, 06:47:35

toni692:
Mielo:
Terurĉjo:Mi neniam estis tia.
rido.gif

Jen miaj ruĝaj ovoj. Mi pentris pasintjare. (Nun ne havis humoron. Ne estas tre malbona, se viroj ne akvumos min, mi jam estas 80 jaroj.) sal.gif
La patrino de mia amiko el Berlino - ŝi havas nur 76 jarojn kara Mielo rido.gif hehe - postulas ĉiujare ripeton de hungara pasklunda kutimo: akvumado pro gardo de la juneco.
Kara Tóni, eble, por mia la akvumado per akvo estus pli agrabla, ol per kolonja akvo. rido.gif Nu, ni estos en ĝardeno - mi esperas, estos bela vetero - sed mi ne volas eskapi pro viroj. Miaj maljunaj piedoj ne povas kuri jam. rido.gif

Mielo (Покажи профила) 07 април 2007, 06:50:28

Terurĉjo:
Ĉu tio estas la hungara popola kutimo?
Kiom da akvo necesas por fari min 18-jara.
Aŭ ĉu oni akvumas nur virinojn, ne virojn?
Jes. rideto.gif Nur la viroj akvumas la virinoj,pro tio, ke ili ne velku.

Mielo (Покажи профила) 07 април 2007, 07:10:57

Mi legis, en Venezuelo oni malpermesis komercon de alkoholoj Paske.
Laŭ mi, la alkoholmalpermeso estis sukcesa neniam. La homoj drinkas se ili volas drinki.

Mielo (Покажи профила) 07 април 2007, 07:50:12

Jen, la Paska akvumado:

Mielo (Покажи профила) 07 април 2007, 07:53:29

La viroj iras akvumi.

Mendacapote (Покажи профила) 07 април 2007, 11:44:56

Pri la alkoholdrikado:

Vi pravegas!

Bedaŭrinde, la problemo ĉi tie estas ke almenaŭ kvarono el la popolo ebriiĝas ĉiutage dum pasko… kaj ebrie ŝoforas! Imagu la aŭtostratojn… kiaj danĝeraj! Mi estas kuracisto kaj kvankam mi ne amas tiun registaron, mi konsentas ke paske la alkoholdrinkado en Venezuelo troas. ploro.gif

Alekso (Покажи профила) 07 април 2007, 12:44:59

hoplo:
Kristo resurektis. Kaj la respondo:
Vere resurektis.
Ĉu vere? Alekso, vi salutas la aliajn kredantojn tiel?
Ĉu vi povas skribi en rusa la saluton? Dankon kaj bonan paskon!
Jes, tio estas vere. En Pasko, kiam oni renkontas konatojn, oni interkisas trioble je vangoj kaj salutas:
Христос воскресся! (Ĥristos voskressja)
Kaj la respondo:
Воистину воскресся! (Voistunu voskressja)

Terurĉjo (Покажи профила) 07 април 2007, 22:46:33

Alekso:Христос воскресся! (Ĥristos voskressja)
Kaj la respondo:
Воистину воскресся! (Voistinu voskressja)
Valoras rimarki, ke la rusa vorto "resurekti" - "воскреснуть" vere signifas "desurkruciĝi". Sed rusoj tiel kutimis al tiu ĉi vorto, ke ne atentas tion, sed ofte uzas ĝin kiel "reviviĝi".

Krome, "dimanĉo" ruse estas "resurekto" - "воскресение", certe, ni ne festas la Paskon ĉiusemajne.

Terurĉjo (Покажи профила) 07 април 2007, 22:54:10

Mielo:La viroj iras akvumi.
Ĉu la hungaraj viroj sinvestas per jupoj?

Обратно нагоре