Al la enhavo

La Prononco de 'ĉiuj', 'tuj' ktp.

de Chainy, 2010-marto-30

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2010-marto-30 09:51:41

Ĝis nun mi lernas Esperanton nur interrete, kaj mi havas malgrandan sperton de la Esperanta elparolado, sed ŝajnas al mi, ke kelkaj havas iom strangan manieron por elparoli vortojn kiel, ekzemple, 'ĉiuj', 'kiuj' kaj "tuj" ktp.

Kelkaj parolas ion similan al 'ĉju-ŭi' aŭ eĉ 'ĉi-u-ŭi"(por 'ĉiuj') aŭ 'tu-ŭi' (por 'tuj'). Ŝajnas al mi, ke oni ofte troigas la sonojn, kio preskaŭ rezultigas la anglan sonon 'w' (ŭ) ie inter la literoj 'u' kaj 'j', se vi komprenas, kion mi celas!? Kun tia prononco, iafoje eĉ ŝajnas ke la vorto 'tuj' konsistas el du silaboj, kaj la vorto 'ĉiuj' el 3 silaboj.

Mi provos trovi iujn ekzemplojn... Sed, dume, ĉu iu povas doni al mi bonan mp3 ligilon por montri al mi kiel oni devas prononci tiujn vortojn!? (dankon!)

Povas esti, ke mi tute eraras, aŭ ke oni simple devas tiel prononci la vortojn... Kompreneble, mi bezonas renkontiĝi kun spertaj Esperantistoj, sed devas ankaŭ esti simpla klarigo de la prononco. La ĉiuj aliaj sonoj de Esperanto estas tre facilaj (Oni simple parolas tiel, kiel estas skribita! - nur tiuokaze, ŝajnas iom pli komplika!)

Leporino (Montri la profilon) 2010-aprilo-01 08:11:34

Vidu kaj aŭdu ĉi tie:

http://www.forvo.com/languages/eo/

sal.gif

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-01 09:16:26

Leporino:Vidu kaj aŭdu ĉi tie:

http://www.forvo.com/languages/eo/
Dankon, Leporino. Tio estas tre interesa ligilo. Tie, oni prononcas la vortojn pli-malpli, kiel mi atendus (sed mi ne estas spertulo!)

Mi trovis ligilon, kie oni prononcas la supre menciitajn vortojn iom strange (almenaŭ laŭ mi). Sed, povas esti, ke mi ne rajtas kritiki, ĉar la persono, kiu parolas, estas la konata Anna Loewenstein(!):

Prononco de ĉiuj, kiuj ktp!

Auŝkultu la jenajn partojn:
1:12 (kiuj) (aŭ kju-ŭi?!)
1:22 (ĉiuj) (aŭ ĉju-ŭi?! - kiel la angla 'chewy'?!)
22:27 (tiuj) (aŭ ti-u-ŭi / tju-ŭi?!)

En tiu prelego estas multaj ekzemploj de la vortoj "tiuj", "kiuj, "ĉiuj". Pro iu kialo, ilia prononco ŝajnas al mi iom stranga, io ne pravas...

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-02 08:04:46

Chainy:
Prononco de ĉiuj, kiuj ktp!
Mi aŭdis ĝin. Aŭdiĝis al mi tute ne strange. Mi ne spertas esperantan paroladon, sed al miaj oreloj "kiuj" estis "kiuj".
Se oni permesus mian aŭdacon, mi volus diri, ke "ki" devas esti prononcita per pli streĉitaj lipoj, kaj la lasta "j" per pli mallonga sono. La sonoj de "uj" kaj "ŭi" estas similaj, tamen oni devas prononci "u" pli longe ol "j", "ŭ" malpli longe ol "i", ĉu ne?

yugary (Montri la profilon) 2010-aprilo-05 05:09:16

Ankaŭ mi fojfoje aŭdas tian strangan elparoladon de 'uj', plej ofte el la buŝo de anglalingvanoj. Korelingvanoj kaj japanlingvanoj emas prononci ĉiujn diftongojn kvazaŭ ili estus dusilabaj; tio estas 'ai' anstataŭ 'aj', 'ei' anstataŭ 'ej', kaj 'ui' anstataŭ 'uj'. La korea lingvo havas diftongon kiu tre similas al 'uj', nome 의. Bedaŭrinde en la moderna lingvo tiu diftongo estas preskaŭ neniam elparolata diftongece.

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-06 01:57:23

La japana lingvo ne havas diftongojn. Tial mi ne sentis strange, kiam mi aŭdis la movbildon. Ankaŭ mi neintence prononcas kiel "kiiiuiii". rideto.gif

Chainy (Montri la profilon) 2010-aprilo-09 09:51:53

zan:La japana lingvo ne havas diftongojn. Tial mi ne sentis strange, kiam mi aŭdis la movbildon. Ankaŭ mi neintence prononcas kiel "kiiiuiii". rideto.gif
Tio estas interesa. Eble, ne gravas, kaj oni simple devas alkultimiĝi al diversaj manieroj de elparolado!

Rilate al la prononco de la 'ĉiuj' ktp, se oni elparolas ĝin kiel 'ĉi-u-ŭi' aŭ 'ĉju-ŭi', do oni verŝajne devas ankaŭ elparoli 'tabloj' kiel 'tab-lo-ji', ĉu ne? Sed, mi neniam aŭdis tian prononcon! Ŝajne, tiu ĉi diftongo estas pli facile prononcebla, almenaŭ por anglaparolantoj...

Sed, mi nenion aŭ neniun kritikas! Mi mem verŝajne havas malbonan prononcon. Mi nur interesiĝas pri, kaj provas pli kompreni pri, la diversaj prononco-manieroj, kiujn mi aŭdis...

zan (Montri la profilon) 2010-aprilo-10 05:11:39

Mi estas unu el japanlingvanoj. Mi provis prononci kelkajn diftongojn.
aj,ej,oj,aŭ eŭ,oŭ,iŭ : Ĉi tiuj malofte fariĝas 'aii,eii,oii,auu,euu,ouu,iuu'.
Nur 'uj' ofte fariĝas 'uii'. Kial?
Mi supozas, ke tio koncernas formon de la lipoj kaj pozicion de la lango. demando.gif
Mi prononcas 'uj' per la sama alteco de la lango sed ŝanĝas nur lip-formon. Forte kuntiritaj malgrandigitaj lipoj ŝanĝiĝas al iom malstreĉitaj.

marcuscf (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 19:38:27

zan:La japana lingvo ne havas diftongojn.
Ĉu ya, yu, yo ne estas diftongoj? Laŭ la signifo de "diftongo" kiun mi konas, ili estas kreskaj diftongoj, kaj la esperantaj "aŭ, eŭ, aj, ej, oj, uj" estas malkreskaj diftongoj.

marcuscf (Montri la profilon) 2010-aprilo-12 20:18:26

Nun pri la ĉefa temo:

Kiam mi komencis lerni Esperanton mi bezonis multe praktiki esprimojn kiel «ĉiuj, kiuj», ĉar mi emis prononci «ĉiŭi, kiŭi», do mi komprenas kial kelkaj parolantoj prononcas tiel. Tamen, tio ne validas por «tuj» (neniam tŭi nek tuŭi), ĉar ĝi estas unusilaba, tial pli facile prononcebla.

Mi opinias ke la kaŭzo estas la sinsekvo de 2 vokaloj en «iu», kiu estas ankaŭ prononcebla kiel «iŭ». Rimarku ke la sonoj de la sinsekvo «iuj» estas
«vokalo + vokalo + duonvokalo»,
kaj kontraste «iŭi» havas la pli harmonian sinsekvon
«vokalo + duonvokalo + vokalo».

Rapidparole «kiuj(n)», «kiŭi(n)» (kaj eble eĉ «kjuŭi(n)») povas fariĝi tre similaj sen problemo de interkompreno. Malgraŭ tio oni devas scii ke ekzistas diferenco inter «u/ŭ» kaj «i/j» kaj devas ĝuste prononci kiam oni parolas malrapide.

Reen al la supro